Asteroida familio
Asteroida familio estas grupo da asteroidoj, kiuj havas proksimume samajn orbitajn elementojn, tiajn kiaj : grandan duonakson, discentrecon kaj orbitan klinangulon. Iuj el tiuj asteroidaj familioj estas rigarditaj kiel koliziaj familioj, tio estas grupoj da rompaĵoj rezultantaj de asteroidaj kolizioj.
Ĝeneralaj ecoj
redaktiEstas proksimume 20 al 30 klare identigitaj asteroidaj familioj, kaj pluraj deko da aliaj malpli nete, la plejparto el ili troviĝas en la asteroida ĉefzono, kvankam pluraj familioj (tiaj, kiaj la Palasa, la Hungaria kaj la Focea familioj) havas orbitan klinangulon pli granda kaj grandan duonakson pli malgranda ol tiuj de la korpoj de la ĉefa zono.
Inter 33 kaj 35% el la asteroidoj de la ĉefa zono estas anoj de familioj.
Estis trovita familio asociata kun la nanoplanedo Haŭmeo. Oni serĉis koliziajn familiojn ĉe la trojaj asteroidoj sed ĝis nun sen trovi tiajn familiojn.
Deveno kaj evoluo
redaktiHipoteze, la familioj formiĝis post kolizioj inter asteroidoj. En multenombraj okazoj, la koliziita korpo estis frakasita. Sed estas ankaŭ pluraj familioj, kie la "ĉefa korpo" ne estis tre perturbata (ekzemple la Vesta, Palasa, Higia kaj Masalia familioj) Tiaj familioj konsistiĝas el unu granda asteroido kaj multe da malgrandaj. Iaj familioj (ekzemple la Flora familio) havas malsimplajn strukturojn malfacile klarigeblajn, kio povus rezulti de pluropaj kolizioj, okazinte je malproksimaj epokoj. Ĉar deveninte de sama korpo, la anoj de familio havas proksimajn kemian komponiĝon, sed estas notindaj eksceptoj, kiam la familio rezultas de la diseriĝo de diferenciĝinta kosma korpo (ekzemple, la Vesta familio).
Entruduloj
redaktiNe estas malofte, ke asteroido havas hazarde samajn orbitajn elementojn kiel anoj de familio, kaj tamen ne devenas de la kolizio kiu formis la familion. La entruduloj povas esti "perfidataj" per iliaj spektraj ecoj, kiuj ne kongruas kun tiuj de la aliaj familianoj. Plej fama entrudulo estas Cereso, kiun oni malprave kredis ĉefa ano de la "Ceresa familio", familio nun konata kiel Gefiona familio.
Ĉefaj familioj
redaktiFamilio | nomita laŭ | orbitaj elementoj | Grando | Alia nomo | |||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Granda duonakso (AU) | Discentreco | Klinangulo (°) | Proksimuma % el la asteroidoj | Identigataj anoj | |||
Eosa | 221 Eos | 2,99 al 3,03 | 0,01 al 0,13 | 8 al 12 | 480 | ||
Eŭnomia | 15 Eunomia | 2,53 al 2,72 | 0,08 al 0,22 | 11,1 al 15,8 | 5% | 370 | |
Flora | 8 Flora | 2,15 al 2,35 | 0,03 al 0,23 | 1,5 al 8,0 | 4-5% | 590 | Ariadna familio laŭ 43 Ariadne |
Higia | 10 Hygiea | 3,06 al 3,24 | 0,09 al 0,19 | 3,5 al 6,8 | 1% | 105 | |
Koronisa | 158 Koronis | 2,83 al 2,91 | 0 al 0,11 | 0 al 3,5 | 310 | ||
Maria | 170 Maria | 2,5 al 2,706 | 12 al 17 | 80 | |||
Nisa | 44 Nysa | 2,41 al 2,5 | 0,12 al 0,21 | 1,5 al 4,3 | 380 | Herta familio laŭ 135 Hertha | |
Temisa | 24 Themis | 3,08 al 3,24 | 0,09 al 0,22 | 0 al 3 | 530 | ||
Vesta | 4 Vesta | 2,26 al 2,48 | 0,03 al 0,16 | 5,0 al 8,3 | 6% | 240 | |
Adeona | 145 Adeona | 65 | |||||
Astrida | 1128 Astrid | 11 | |||||
Bower | 1639 Bower | 13 | Endimiona familio laŭ 342 Endymion | ||||
Brazilia | 293 Brasilia | 14 | |||||
Gefiona | 1272 Gefion | 2,74 al 2,82 | 0,08 al 0,18 | 7,4 al 10,5 | 0,8% | 89 | Ceresa familio laŭ Cereso kaj Minerva familio laŭ 93 Minerva |
Kloriza | 410 Chloris | 24 | |||||
Dora | 668 Dora | 78 | |||||
Erigona | 163 Erigone | 47 | |||||
Hilda | 153 Hilda | 3,7 al 4,2 | >0,07 | <20° | - | ||
Karina | 832 Karin | 39 | |||||
Lidia | 110 Lydia | 38 | |||||
Masalia | 20 Massalia | 2,37 al 2,45 | 0,12 al 0,21 | 0,4 al 2,4 | 0,8% | 47 | |
Melibea | 137 Meliboea | 15 | |||||
Merksia | 808 Merxia | 28 | |||||
Misa | 569 Misa | 26 | |||||
Naema | 845 Naëma | 7 | |||||
Nemeza | 128 Nemesis | 29 | Konkordia familio laŭ 58 Concordia | ||||
Rafita | 1644 Rafita | 22 | |||||
Verita | 490 Veritas | 29 | Undina familio laŭ 92 Undina | ||||
Transneptuna familio | |||||||
Haŭmea | Haŭmeo | ~43 | ~0,19 | ~28 |
Noto kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- france Origine collisionnelle des familles d'astéroides (kolozia deveno de la asteroidaj familioj) Disertaĵo de Alain DORESSOUNDIRAM, Universitato Pierre et Marie Curie
- angle Asteroid Family Identification (Identigado de la asteroidaj familioj)
- angle A Classification of 6479 Asteroids Into Families by Means of the Wavelet Clustering Method (P. Bendjoya)
- angle A multi-domain approach to asteroid families identification, de V. Carruba, R. C. Domingos, D. Nesvorny, F. Roig, M. E. Huaman kaj D. Souami