Egea maro
parto de Mediteraneo, inter Grekia ĉeflando, Turkia ĉeflando, Kreto, kaj Rodiso
(Alidirektita el Egea Maro)
39° N 25° O / 39 °N, 25 °O (mapo)
Egea maro | ||
---|---|---|
maro, akvokolekta areo [+] | ||
Akvejo | Mediteraneo | |
Koordinatoj | 38° 30′ 0″ N, 25° 18′ 0″ O (mapo)38.525.3Koordinatoj: 38° 30′ 0″ N, 25° 18′ 0″ O (mapo) | |
Akvokolektejo | 214 000 km² (21 400 000 ha) [+] | |
Areo | 214 000 km² (21 400 000 ha) [+] | |
Egea maro | ||
Vikimedia Komunejo: Aegean Sea [+] | ||
La Egea maro (greke Αιγαίον Πέλαγος [ajgaion pelagos]; turke Ege Denizi) estas parto de la Mediteraneo, kaj troviĝas inter la greka duoninsulo kaj Anatolio. Ĝi estas kunligita al la Marmora maro (kaj preter tio, al la Nigra maro) de la Dardaneloj.
Insuloj de la Egea Maro
redaktiLa Egea Maro enhavas multegajn insulojn. Multaj insularoj efektive estas subakvaj etendaĵoj de la montaroj sur la tero. Iuj el la grandaj insuloj havas farmeblajn valojn kaj ebenaĵojn.
La multajn centojn da egeaj insuloj oni povas dividi en 7 ĉefajn insularojn:
- La Cikladoj
- La Trakia Insularo
- La Orient-Egea Insularo
- La Nord-Sporadoj
- La Sud-Sporadoj
- La Sarona Insularo
- Kreto
En la Egea Maro troviĝas ankaŭ du iom grandaj insuloj, kiuj apartenas al Turkio:
- Bozcaada /bozĝaada/ (greke: Ίμβρος /imvros/)
- Tenedos (turke: Gökçeada /gjokĉeada/; greke: Τένεδος /tenedos/)