Estona lingvo

finn-ugra lingvo parolata en Estonio
(Alidirektita el Estone)

La estona lingvo (estone eesti keel) havas parolantaron de ĉirkaŭ 1,1 milionoj da personoj, la estonoj, el kiuj plejparto loĝas en la Estona Respubliko.

estona lingvo
eesti keel
Mapo
natura lingvomakrolingvomoderna lingvo
Baltmara finna lingvarourala lingvaro
Parolata en  Estonio
Parolantoj 1 100 000
Skribo latina alfabeto, estonlingva brajlo
Lingvistika klasifiko
Urala
Finn-ugra
Finn-samea
Balt-finna
Estona
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en  Estonio
 Eŭropa Unio
Reguligita de la Instituto de la estona lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 et
  ISO 639-2 est
  ISO 639-3 est
  SIL EST
  Glottolog esto1258
Angla nomo Estonian
Franca nomo estonien
Vikipedio
vdr

Unu el la distingaj trajtoj de la estona estas ke ĝi havas ion, kio laŭtradicie estas rigardata kiel tri gradoj de fonema longeco: mallonga, longa, kaj "longega", ekzemple (en IFA) /toto/, /toːto/ kaj /toːːto/ estas distingeblaj, kaj ankaŭ /toto/, /totːo/, kaj /totːːo/. Tamen, la distingo inter longeco kaj longegeco estas, praktike, ankaŭ bazata je silaba akcento. Oni ne distingas inter longaj kaj longegaj vokaloj en estona skribo; aliflanke, plozivoj havas tri apartajn "gradojn": b, d, g; p, t, k kaj pp; tt; kk (ĉiu estas senvoĉa plozivo).

Kiel la latva kaj la litova, la estona uzas la latinan alfabeton. Ĝia alfabeto ne havas la literojn c, q, w, x, y, ("fremdaj literoj"; uzataj nur en fremdaj nomoj kaj vortoj) sed enhavas la literojn š, ž, ä, ö, ü, kaj õ. La litero "õ" signifas vastan, malantaŭan, nerondigatan vokalon (IFA /ɤ/), kaj tial estas malsama ol la litero kiel uzata en la portugala. Ĝi similas al la vjetnama litero "ơ".

Tipologie, la estona estas ekzemplo de lingvo ŝanĝanta de aglutina lingvo al fleksia lingvo. Dum la historio de Estonio, la germana forte influis la estonan, ambaŭ leksikone kaj sintakse.

En la estona, substantivoj kaj pronomoj ne havas genrojn, sed substantivoj kaj adjektivoj havas dek kvar deklinaciajn kazojn: la nominativon, genitivon, partitivon, ilativon, inesivon, elativon, alativon, adesivon, ablativon, translativon, terminativon, esivon, abesivon, kaj komitativon. La kazo kaj pluraleco de adjektivo ĉiam akordas kun la substantivo. Ekzemple, la ilativa formo de "flava domo" (kollane maja) — "en flavan domon" estas (kollasesse majja).

Strange, en la kazosistemo mankas akuzativo. Anstataŭe, la rekta objekto de la verbo estas normale genetiva kaj kelkfoje partitiva (uzata por partaj aĵoj).

La verbosistemo ne havas apartan futuron (oni anstataŭe uzas la prezencon) kaj havas specialajn formojn por esprimi ion faratan de nepreciza subjekto.

Klasifiko

redakti

La estona estas ano de la balt-finna branĉo de la Finn-ugra lingvaro. La estona ne parencas, kiel multaj kredas, iel genetike al siaj geografiaj najbaroj, la baltaj lingvoj (la latva kaj la litova), kiuj estas hindeŭropaj, sed parencas al la finna, parolata trans la Golfo de Finnlando, kaj malproksime al la hungara kaj la sameaj lingvoj. Pro historiaj rezonoj, la sveda, la rusa, kaj la germana influis la estonan. La estona estas aglutina lingvo kiel ĝiaj parencoj, sed ĝi perdis vokalan harmonion. Antaŭaj vokaloj okazas nur je la unua silabo aŭ je akcentita silabo. Malgraŭ ĝia aglutina emo, pro la perdo de sonoj kaj aliaj fonologiaj ŝanĝoj je finaj aŭ neakcentitaj silaboj, la estona fariĝas pli kiel fanda lingvo.[1][2]

Ekzempla teksto

redakti

La Patro Nia

Meie Isa, kes Sa oled taevas,

pühitsetud olgu Sinu nimi,

Sinu riik tulgu,

Sinu tahtmine sündigu nii nagu taevas, nõnda ka maa peal.

Meie igapäevast leiba anna meile tänapäev,

ja anna meile andeks meie võlad,

nagu meiegi andeks anname oma võlglastele,

ja ära saada meid kiusatusse,

vaid päästa meid ära kurjast.

Sest Sinu päralt on riik ja vägi ja au

nüüd, ikka ja igavesti. Aamen.

Meie Isa, kes Sa oled taevas,

pühitsetud olgu Sinu nimi,

Sinu riik tulgu,

Sinu tahtmine sündigu nii nagu taevas, nõnda ka maa peal.

Meie igapäevast leiba anna meile tänapäev,

ja anna meile andeks meie võlad,

nagu meiegi andeks anname oma võlglastele,

ja ära saada meid kiusatusse,

vaid päästa meid ära kurjast.

Sest Sinu päralt on riik ja vägi ja au

nüüd, ikka ja igavesti. Aamen.

Referenco

redakti
  1. Erelt, Mati, Tiit-Rein Viitso, and Väino Klaus. Estonian language. Tallinn: Eesti Teaduste Akadeemia Kirjastus, 2007.
  2. Argus, Reili. "The early development of case and number in Estonian." Development of nominal inflection in first language acquisition: A cross-linguistic perspective (2009).

Eksteraj ligiloj

redakti