Fekundeco
Fekundeco estas la kapablo de organismoj krei posteulojn. La vorto same validas por plantoj kaj fungoj kiel por bestoj inter ili homoj. La fekundeco estas koncepto tre profunde enradikiĝinta en la kultura historio de la homaro. En du dimensioj ĝi rilatas al la pluvivo de la homaro:
- Unuflanke post la komenco de agrikulturo antaŭ pli ol 10.000 jaroj, la fekundeco de la kampoj kaj de la espereble kreskaj nutraj plantoj, samkiel la fekundeco de la dombestoj estis esence grava por la homoj.
- Aliflanke la homa fekundeco, do la kapablo kaj de viroj kaj de virinoj generi idojn, ĉiam estis esenca homa zorgo. En ĉiuj kulturoj troveblas fekundigaj ritoj kaj simboloj pri fekundeco, kaj en la karakterizigoj de multaj dioj ilia fekundeco estas grava trajto.
Laŭ Kartaganoj, Tanit – de iuj asociita al Dido - estis diino de la fekundeco.
Malfekundeco
redaktiMalfekundeco (aŭ neologisme "sterileco") estas la kontraŭaĵo de fekundeco.
Interviki-Ligo
redakti- troa populacio - Overpopulation, Übervölkerung