Fungoj

regno de eŭkariotaj organismoj
(Alidirektita el Fungo)

Fungoj[1], arkaike ĝis 2020 ankaŭ micetoj[2] (latine fungi, singulare fungus, origene de la greka vorto σφόγγος sfóngos, do spongo; greke μύκητες, mýkētes, singulare μύκης, mýkēs)[3] estas kreskaĵoj, kiuj havas veran ĉelkernon, sed male al plantoj ne havas klorofilon kaj nutras sin heterotrofe (el aliaj organikaj materialoj), kaj reproduktas sin per sporoj. Ili havas – simile al la bestoj – ĥitinon kiel strukturantan molekulon kaj glikogenon kiel nutrorezervon. Kvankam ili tradicie estas studataj de la plantistoj, oni nun scias ke ili estas pli proksimaj al bestoj ol al plantoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fungoj
Troveblo de fosilioj: meza ordovicio - ĉi-epoke

Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: Opisthokonta
Regno: Fungoj Fungi
L., 1753
Divizioj

Microsporidia
Kitridiomikotoj Chytridiomycota
Blastokladomikotoj Blastocladiomycota
Neocallimastigomycota
Mukoromikotenoj
Glomeromycota
Askofungoj Ascomycota
Bazidiomicetoj Basidiomycota

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Morchella conica

Oni malkovris ankaŭ, ke mukofungoj kaj oomikotoj similas al fungoj sed ne apartenas al la regno fungoj.

La fungoj vivas per malkonstruo de vivaj kaj nevivaj plantoj, bestoj aŭ fungoj. Ili povas kunlabori kun plantoj (mikorizo) aŭ paraziti ilin.

Plimulto de la fungoj havas ne-sinmovajn korpojn (taloj), kunmetitajn el kresk-kapablaj filamentoj (hifoj). Ne estas centriolo sed ŝpinila polusa korpo.

Esceptoj pri ĉi-priskribo de fungoj inkluzivas la jenajn: plejparto de la specioj de Kitridiomikotoj havas ĉelojn kun sola, mola, post-flanke insertita flagelo je iu stadio en la viv-ciklo, kaj la centrioloj asociiĝas kun la nuklea dividiĝo. La viv-cikloj de plejparto de la Kitridiomicetoj estas malamplekse studitaj, sed kelkaj (Blastocladiales) konatiĝas pro zigota meiozo (do, alternado inter haplojda kaj diplojda generacioj). Al specifaj membroj de Mukoromikotenoj, Askofungoj kaj Bazidiofungoj povas manki hifa kresko dum parto aŭ entuto de ties viv-ciklo, kaj anstataŭe, produktante ĝermemajn "gistofungo"-ĉelojn. La plejparto de fungaj specioj kies membroj prezentas gistofungo-similan kreskon enhavas nur malgrandajn kvantojn da ĥitino en la gistofungo-ĉel-muroj. Kelkaj specioj de Askomicetoj (Ophiostomataceae) havas celulozon en siaj muroj, kaj al kelkaj membroj de Kitridiomiketoj (Coelomomycetales) mankas muroj.

Etimologio

redakti

La vorto fungo estis rekte adoptita el la latina fungus (fakte kun la signifo fungo), uzita en la verkoj de Horacio kaj Plinio.[4] Tio siavice deriviĝis el la greka vorto sfongos (σφόγγος 'spongo'), kiu referencas al la makroskopaj strukturoj kaj morfologio de fungoj kaj ŝimoj;[5] tiu radiko estas uzata ankaŭ en aliaj lingvoj, kiel ĉe la germana Schwamm ('spongo') kaj Schimmel ('ŝimo').[6]

La vorto mikologio deriviĝis el la greka mikes (μύκης 'fungo') kaj logos (λόγος 'diskurso').[7] Ĝi referencas la sciencan studadon de fungoj. La latinlingva adjektiva formo de "mikologio" (nome mycologicæ) aperis tiom frue kiom je 1796 en libro pri la fako fare de Christiaan Hendrik Persoon.[8] La vorto aperis en angla tiom frue kiom je 1824 en libro de Robert Kaye Greville.[9] En 1836 ankaŭ la publikaĵo de la angla naturalisto Miles Joseph Berkeley nome The English Flora of Sir James Edward Smith, Vol. 5. referencas mikologion kiel la studo de fungoj.[5][10]

Grupo de ĉiuj fungoj ĉeestaj en aparta regiono estas konata kiel mikobioto.[11] La termino mikoto estas ofte uzata tiucele, sed multaj aŭtoroj uzas ĝin kiel sinonimo de Fungoj. La termino funga (fungaro) estis proponita kiel malpli ambigua termino morfologie simila al faŭno kaj flaŭro.[12] La Komisiono por Specisurvivado de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUCN) en Aŭgusto 2021 petis, ke la frazo faŭno kaj flaŭro estu anstataŭata per faŭno, flaŭro, kaj fungaro.[13]

Precipaj karakteroj kaj evoluo

redakti
 
Omphalotus nidiformis, biolumineska fungo.
  • Ili estas heterotrofaj; male al plantoj, ili ne havas klorofilon.
  • Ili havas talon; male al plantoj estas nenia distingo inter membroj kiel tigo, folioj kaj radikoj.
  • Ili produktas ĥitinon kaj iliaj hifoj havas ĥitinan ĉelmuron. La karakterizaj mur-konsistaĵoj estas ĥitino (beta-1,4-interligaj homopolimeroj de N-acetilglukozamino je la mikrokristal-stato) kaj glukanoj ĉefe alfa-glukanoj (alfa-1,3- kaj alfa-1,6- interligoj).
  • Ili estas ensorbotrofaj (ne fagotrofaj). Por nutriĝi, ili produktas enzimojn, kiujn ili sekrecias eksteren de la ĉelo. Tiel ili povas aliigi polimerojn al monomeroj, kiujn ili ensorbas danke al transportantoj.
  • Krestoj de iliaj mitokondrioj estas plataj.

Fakte en la klado oni vidas, ke malnovaj formoj vivis en akvo, estis unucelaj kaj moviĝis per flagelo. La kapablo formi hifojn estis grava eco, kiu permesis al fungoj sed ankaŭ oomikotoj trovi manĝaĵon en tera medio. Havi ĉelmuron, trudis perdi fagocitadon kaj aperigi gravajn enzimojn por malkonstrui kompleksajn molekulojn. Adaptado al la vivo en tera kondiĉo kondukis al perdo de flagelo.

Komunaj trajtoj:

 
Panellus stipticus, unu de ĉirkaŭ 112 konataj specioj de biolumineskaj fungoj.
  • La ĉeloj de plimultaj fungoj kreskas kiel tuboformaj, longecaj, kaj fadenformaj (filamentaj) strukturoj nomitaj hifoj, kiuj povas enhavi multajn kernojn kaj etendiĝis kreskante je siaj pintoj. Ĉiu pinto enhavas serion de agregataj veziketoj — ĉelaj strukturoj konsistantaj je proteinoj, lipidoj, kaj aliaj organikaj molekuloj — nomitaj Spitzenkörper.[22] Kaj fungoj kaj oomicetoj kreskas kiel filamentaj hifoĉeloj.[23] Kontraste, similaspektaj organismoj, kiel filamentaj verdaj algoj, kreskas pere de ripetita ĉeldividado ene de ĉelĉenoj.[15] Estas ankaŭ sol-ĉelaj fungoj (gistoj) kiuj ne formas hifojn, kaj kelkaj fungoj havas kaj hifajn kaj gistajn formojn.[24]
  • Komune kun kelkaj plantaj kaj animalaj specioj, pli ol cent fungospecioj montras biologian lumineskon.[25]

Unikaj trajtoj:

  • Kelkaj specioj kreskiĝas kiel unuĉelaj gistoj kiuj reproduktiĝas pere de burĝonado aŭ disdisiĝo. Duformaj fungoj povas ŝanĝiĝi inter gista fazo kaj hifa fazo reage al mediaj kondiĉoj.[24]
  • La funga ĉelmuro estas farita de ĥitin-glukana komplekso; dum glukanoj troviĝas ankaŭ en plantoj kaj ĥitino en la ekzoskeleto de artropodoj,[26] fungoj estas la nuraj organismoj kiuj kombinas tiujn du strukturajn molekulojn en sia ĉelmuro. Malkiel tiuj de plantoj kaj oomicetoj, fungaj ĉelmuroj ne enhavas celulozon.[27][28]

Diverseco

redakti
 
Poliporoj sur arbostumpo.

Fungoj havas tutmondan distribuadon, kaj kreskas en ampleksa gamo de habitatoj, inkludante ekstremajn mediojn kiel dezertoj aŭ areoj kun altaj salkoncentraĵoj[29]joniga radiado,[30] same kiel en sedimentoj de profunda maro.[31] Kelkaj povas survivi la intensajn ultraviolan radiadon kaj kosman radiadon trafitajn dum kosmoveturado.[32] Plimulto kreskas en surteraj medioj, kvankam kelkaj specioj vivas parte aŭ nure en akvaj habitatoj, kiel la ĥitridaj fungoj Batrachochytrium dendrobatidis kaj Batrachochytrium salamandrivorans, parazitoj kiuj kulpas pro tutmonda dekadenco en la populacioj de amfibioj. Tiuj organismoj pasigas parton de sia vivociklo kiel movebla zoosporo, kio ebligas ilin moviĝi tra akvo kaj eniri en sia amfibia gastiganto.[33] Aliaj ekzemploj de akvaj fungoj estas tiuj kiuj vivas en hidrotermaj areoj de oceanoj.[34]

 
Disvastigitaj blankaj fungoj en ligneroj ĉe ĝardeno de Oklahomo[35]

Je 2020, ĉirkaŭ 148 000 specioj de fungoj estis priskribitaj de taksonomoj,[36] sed la tutmonda biodiverseco de la funga regno ne estas ankoraŭ tute komprenata.[37] Ĉirkaŭkalkulo de 2017 sugestis, ke povas esti inter 2.2 kaj 3.8 milionoj da specioj.[38] La nombro de novaj fungospecioj malkovritaj jare pliiĝis el 1 000 ĝis 1 500 jare dum ĉirkaŭ antaŭ 10 jaroj, ĝis ĉirkaŭ 2 000 kun pinto de pli ol 2 500 specioj en 2016. En la jaro 2019, oni priskribis 1 882 novajn speciojn de fungoj, kaj oni ĉirkaŭkalkulis, ke pli ol 90% de fungoj restas nekonataj.[36] La sekvan jaron, oni priskribis 2 905 novajn fungospeciojn — nome la plej alta jara registro de novaj fungonomoj.[39] En mikologio, specio estis historie distingitaj pere de vario de metodoj kaj konceptoj. Klasigo bazita sur morfologiaj karakteroj, kiel la grando kaj la formo de sporoj aŭ de la fruktostrukturoj, tradicie hegemoniis en la funga taksonomio.[40] Specioj povas esti distingitaj ankaŭ pere de sia biokemiaj kaj fiziologiaj karakteroj, kiel ilia kapablo metaboli kelkajn biokemiaĵojn, aŭ ilia reakcio al kemiaj testoj. La biologia specikoncepto diskriminacias speciojn bazite sur ilia kapablo pariĝi. La aplikado de molekulaj rimedoj, kiel la DNA-vicrivelado kaj la filogenetika analizo, por studi diversecon ege plibonigis la rezultojn kaj aldonis pravecon al la ĉirkaŭkalkuloj de la genetika diverseco ene de variaj taksonomiaj grupoj.[41]

Graveco

redakti

Oni priskribis nur 150 000 speciojn sed oni taksas ke 1,5 milionoj povas ekzisti ankoraŭ nekonataj. Fungoj konstituus unu kvaronon de la maso da vivuloj. Ili produktas 85 miliardojn da tunoj de CO2 jare[42].

Pri la ekologia signifko vidu la sekcion pri ekologio.

Reproduktado

redakti

La viv-ciklo inkluzivas kaj seksan kaj ne-seksan reprodukton, ĝenerale el komuna talo; haplojdaj/haploidaj taloj rezultas el zigota meiozo/meioso, kaj heterotrofa sinnutrado. La ŝpinilaj polusaj korpoj, ne la centrioloj, ĝenerale asociiĝas kun la nuklea tegaĵo dum ĉel-dividiĝo.

Ne-seksa reproduktado

redakti
 
Synchytrium endobioticum (Chytridiomycota) sur terpomo (Solanum tuberosum).

Fungoj produktas sporojn (vidu konidio). Ĉe la pli arkaikaj oni trovas zoosporojn (vidu artikolon Chytridiomycota).

Seksa reproduktado de la fungoj

redakti

En idealaj kondiĉoj la fungoj kontentiĝas je subtera vivo kaj etendas sian korpon (micelio) ĉiudirekte. Sed kiam ili estas ŝokataj, eĉ brutale traktataj per subita ŝanĝo de temperaturo aŭ procenta enteno de akvo, ili vekiĝas kaj pariĝas kondiĉe ke ili amasigis sufiĉe da nutraĵo. Kiam ili estas tutsataj, ili ekmontras sian seksorganon (fruktkorpo), kiun ili fabrikis tiucele, supersatigante kelkajn filamentojn. Tial aperas ĉapelo aŭ ombrelo, en kiu ili abundege produktas sian semon. Ekzemple la agariko produktas 40 milionojn da sporoj hore, te. 10 miliardojn en kelkaj tagoj. La elĵetitaj sporoj tuj ĝermas en la tero. Iuj naskas virfilamenton, aliaj in-filamenton. Post la sekskuniĝo de du filamentoj de kontraŭaj seksoj, naskiĝas nova filamento. Tiu ĉi generas micelion, t.e. novan fungon, kapablan reproduktiĝi siavice.

Se la sporoj estas grandakvante produktitaj, malmulte da ili ĝermos, se ili ne falas sur riĉan grundon. Tial kelkaj specioj uzas inĝeniajn artifikojn por malgrandigi la perdojn. Ekzemple Pilobolus vivas sur bovfekaĵoj. Por malebligi al siaj sporoj fali sur sekan fekaĵon, sur kiu ili malfacile ĝermus, ĝi elĵetas sian ĉapelon je du metroj for; ĝia celo: demeti la valoran kargon sur herbo trunketojn por ke tiu estu certe manĝita anstataŭ eble disperdita en fekalo de bovino.

La boleto uzas sian moskodoron por altiri la insektojn, kiuj demetas ovojn en ĝian ĉapelon kaj sur ĝian piedon. Tial la larvoj forlasos sian nestaĉon kun sporoj gluitaj al la dorso. Aliaj fungoj uzas alian taktikon por redukti la seksan malŝparadon. Ili "dormigas" siajn sporojn (ĝis 25 jarojn la "kario de tritiko"). Tial la sporoj povas trankvile atendi bonajn kondiĉojn por ĝermi. La polvofungo estas vera "seksa bombo". Kiam ĝi atingas sian pienkreskecon, sub la premo de akvogutoj, ĝi eksplodas kaj liberigas milionojn da sporoj. La rekordulo estas giganta polvofungo, kiu elĵetis 2000 miliardojn da ili.

Ekologio

redakti

Klasado laŭ vivmaniero estas ne absoluta, ekzemple simbiozaj fungoj povas iĝi parazitoj, se iliaj gastigintoj malfortas aŭ parazitaj fungoj necesas saprofitan fazon en ilia viv-ciklo.

Multaj fungoj ensorbas nevivan organikan materion, kiel mortan lignonhumon. Helpe de taŭgaj enzimoj ili kapablas malkombini ekzemple ligninon, keratinoncelulozon kaj nutri sin per ili. Parte individuaj fungoj specialiĝas pri certa fazo en la malkombina procezo, tiel ke pluraj individuoj devas kunlabori.

Kune kun bakterioj, fungoj estas la plej gravaj malkomponantoj de morta organika materialo.

Multaj fungoj ensorbas vivan organikan materion el plantoj, sed ankaŭ aliaj vivuloj kiaj insektojnematodoj.

Ĉirkaŭ 180 fungaj specioj kaŭzas malsanojn de homoj.

Multaj symbiomycota fungoj rolas gravan simbiozon kun kreskaĵoj. Ili helpas kreskaĵojn asimili nutraĵojn kaj kolekti akvon, ĉar ilia mikorizo etendiĝas pli vaste ol la radikaro de planto. Supozeble granda parto de la plantoj forte aŭ tute dependas de la kunekzistado kun fungoj.

 
Bazidiomicetoj de Kunstformen der Natur
(Ernst Haeckel), 1904.
Fungi




Symbiomycota
Dikarya

askofungoj : Ascomycota



bazidiofungoj : Basidiomycota




Glomeromycota




Mortierellomycotina






Kickxellomycotina



Zoopagomycotina



Entomophthoromycota

Basidiobolomycetes



Neozygitomycetes



Entomophthoromycetes




Mukoromikotenoj: Mucoromycotina





Blastocladiomycota





Chytridiomycota



Neocallimastigomycota





Opisthosporidia



Microsporidia



Rozellomycota





Aphelida





Aliaj taksonoj

redakti

La fungoj estas uzataj kiel nutraĵoj kaj kiel kuraciloj. En agrokulturo, ili estas uzataj por lukti kontraŭ malamikoj de kreskaĵoj kaj por helpi kreskaĵojn asimili nutraĵojn.

Gistaj fungoj fermentigas sukeron al etanolo kaj tiel ebligas produkti alkoholajn trinkaĵojn. Tiu procezo estas utiligata ankaŭ industrie.

Kelkaj fungoj estas manĝeblaj:

Precipaj kultivataj specioj por kuirarto

redakti
 
Boletus edulis.

Precipaj specioj uzataj por prepari nutraĵojn

redakti

Referencoj

redakti
  1. artikolo fungoj en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio; en la unua eldono de 1970 sur paĝo 325
  2. artikolo micetoj en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, en la unua eldono de 1970, paĝo 693, ankoraŭ ne nomata arkaika formo
  3. artikolo "μύκης, mýkēs" el Wilhelm Pape: Handwörterbuch der griechischen Sprache, Braunschweig, 1914 (germane)
  4. Simpson DP (1979). Cassell's Latin Dictionary (5a eld.). London, UK: Cassell Ltd. p. 883. ISBN 978-0-304-52257-6.
  5. 5,0 5,1 Ainsworth 1976, p. 2.
  6. Mitzka W, eld. (1960). Etymologisches Wörterbuch der deutschen Sprache [Etimologia vortaro de la germana] (en germana). Berlin: Walter de Gruyter.
  7. Alexopoulos, Mims & Blackwell 1996, p. 1.
  8. Persoon, Christiaan Hendrik. (1796) Observationes Mycologicae: Part 1 (latine). Leipzig, (Germanio): Peter Philipp Wolf. Arkivigite je 2013-12-19 per la retarkivo Wayback Machine
  9. Greville, Robert Kaye. (1824) Scottish Cryptogamie Flora: Or Coloured Figures and Descriptions of Cryptogamic Plants, Belonging Chiefly to the Order Fungi 2. Edinburgh, Scotland: Maclachland and Stewart. From p. 65: "This little plant will probably not prove rare in Great Britain, when mycology shall be more studied."
  10. Smith, James Edward. (1836) The English Flora of Sir James Edward Smith, Vol. 5, part II: "Class XXIV. Cryptogamia". London, England: Longman, Rees, Orme, Brown, Green & Longman. El p. 7: "This has arisen, I conceive, partly from the practical difficulty of preserving specimens for the herbarium, partly from the absence of any general work, adapted to the immense advances which have of late years been made in the study of Mycology."
  11. LIAS Glossary. Arkivita el la originalo je 11a de Decembro 2013. Alirita 14a de Aŭgusto 2013.
  12. Kuhar F, Furci G, Drechsler-Santos ER, Pfister DH (2018). "Delimitation of Funga as a valid term for the diversity of fungal communities: the Fauna, Flora & Funga proposal (FF&F)". IMA Fungus. 9 (2): A71–A74. doi:10.1007/BF03449441. hdl:11336/88035.
  13. IUCN SSC acceptance of Fauna Flora Funga. Fungal Conservation Committee, IUCN SSC (2021). Arkivita el la originalo je 11a de Novembro 2021. Alirita 11a de Novembro 2021. “The IUCN Species Survival Commission calls for the due recognition of fungi as major components of biodiversity in legislation and policy. It fully endorses the Fauna Flora Funga Initiative and asks that the phrases animals and plants and fauna and flora be replaced with animals, fungi, and plants and fauna, flora, and funga.”.
  14. Deacon 2005, p. 4.
  15. 15,0 15,1 Deacon 2005, pp. 128–129.
  16. Alexopoulos, Mims & Blackwell 1996, pp. 28–33.
  17. Alexopoulos, Mims & Blackwell 1996, pp. 31–32.
  18. Shoji JY, Arioka M, Kitamoto K (2006). "Possible involvement of pleiomorphic vacuolar networks in nutrient recycling in filamentous fungi". Autophagy. 2 (3): 226–7. doi:10.4161/auto.2695. PMID 16874107.
  19. Deacon 2005, p. 58.
  20. Zabriskie TM, Jackson MD (Februaro 2000). "Lysine biosynthesis and metabolism in fungi". Natural Product Reports. 17 (1): 85–97. doi:10.1039/a801345d. PMID 10714900.
  21. Xu H, Andi B, Qian J, West AH, Cook PF (2006). "The alpha-aminoadipate pathway for lysine biosynthesis in fungi". Cell Biochemistry and Biophysics. 46 (1): 43–64. doi:10.1385/CBB:46:1:43. PMID 16943623. S2CID 22370361.
  22. Alexopoulos, Mims & Blackwell 1996, pp. 27–28.
  23. Alexopoulos, Mims & Blackwell 1996, p. 685.
  24. 24,0 24,1 Alexopoulos, Mims & Blackwell 1996, p. 30.
  25. Desjardin DE, Perry BA, Lodge DJ, Stevani CV, Nagasawa E (2010). "Luminescent Mycena: new and noteworthy species". Mycologia. 102 (2): 459–77. doi:10.3852/09-197. PMID 20361513. S2CID 25377671. Arkivita el la originalo la 11an de Novembro 2018. Alirita la 11an de Novembro 2018.
  26. Alexopoulos, Mims & Blackwell 1996, pp. 32–33.
  27. Alexopoulos, Mims & Blackwell 1996, p. 33.
  28. Gow NA, Latge JP, Munro CA, Heitman J (2017). "The fungal cell wall: Structure, biosynthesis, and function". Microbiology Spectrum. 5 (3). doi:10.1128/microbiolspec.FUNK-0035-2016. hdl:2164/8941. PMID 28513415. S2CID 5026076.
  29. Vaupotic T, Veranic P, Jenoe P, Plemenitas A (Junio 2008). "Mitochondrial mediation of environmental osmolytes discrimination during osmoadaptation in the extremely halotolerant black yeast Hortaea werneckii". Fungal Genetics and Biology. 45 (6): 994–1007. doi:10.1016/j.fgb.2008.01.006. PMID 18343697.
  30. Dadachova E, Bryan RA, Huang X, Moadel T, Schweitzer AD, Aisen P, et al. (2007). "Ionizing radiation changes the electronic properties of melanin and enhances the growth of melanized fungi". PLOS ONE. 2 (5): e457. Bibcode:2007PLoSO...2..457D. doi:10.1371/journal.pone.0000457. PMC 1866175. PMID 17520016.
  31. Raghukumar C, Raghukumar S (1998). "Barotolerance of fungi isolated from deep-sea sediments of the Indian Ocean". Aquatic Microbial Ecology. 15 (2): 153–163. doi:10.3354/ame015153.
  32. Sancho LG, de la Torre R, Horneck G, Ascaso C, de Los Rios A, Pintado A, et al. (June 2007). "Lichens survive in space: results from the 2005 LICHENS experiment". Astrobiology. 7 (3): 443–54. Bibcode:2007AsBio...7..443S. doi:10.1089/ast.2006.0046. PMID 17630840. S2CID 4121180.
  33. Fisher MC, Garner TW (2020). "Chytrid fungi and global amphibian declines". Nature Reviews Microbiology. 18 (6): 332–343. doi:10.1038/s41579-020-0335-x. hdl:10044/1/78596. PMID 32099078. S2CID 211266075.
  34. Vargas-Gastélum L, Riquelme M (2020). "The mycobiota of the deep sea: What omics can offer". Life. 10 (11): 292. Bibcode:2020Life...10..292V. doi:10.3390/life10110292. PMC 7699357. PMID 33228036.
  35. Fungi in Mulches and Composts (6a de Marto 2015). Alirita 15a de Decembro 2022.
  36. 36,0 36,1 Cheek M, Nic Lughadha E, Kirk P, Lindon H, Carretero J, Looney B, et al. (2020). "New scientific discoveries: Plants and fungi". Plants, People, Planet. 2 (5): 371–388. doi:10.1002/ppp3.10148. hdl:1854/LU-8705210.
  37. Mueller GM, Schmit JP (2006). "Fungal biodiversity: what do we know? What can we predict?". Biodiversity and Conservation. 16 (1): 1–5. doi:10.1007/s10531-006-9117-7. S2CID 23827807.
  38. Hawksworth DL, Lücking R (Julio 2017). "Fungal Diversity Revisited: 2.2 to 3.8 Million Species". Microbiology Spectrum. 5 (4): 79–95. doi:10.1128/microbiolspec.FUNK-0052-2016. ISBN 978-1-55581-957-6. PMID 28752818.
  39. Wang K, Cai L, Yao Y (2021). "Overview of nomenclature novelties of fungi in the world and China (2020)". Biodiversity Science. 29 (8): 1064–1072. doi:10.17520/biods.2021202. S2CID 240568551.
  40. Kirk et al. 2008, p. 489.
  41. Hibbett DS, Binder M, Bischoff JF, Blackwell M, Cannon PF, Eriksson OE, et al. (Majo 2007). "A higher-level phylogenetic classification of the Fungi" (PDF). Mycological Research. 111 (Pt 5): 509–47. CiteSeerX 10.1.1.626.9582. doi:10.1016/j.mycres.2007.03.004. PMID 17572334. S2CID 4686378. Arkivita el la originalo (PDF) la 26an de Marto 2009. Alirita la 8an de Marto 2007.
  42. Philippe Silar kaj Fabienne Malagnac. (2013) Les champignons redécouverts. Belin. ISBN 978-2-7011-50902-7.
  43. Hibbett kaj 66 aŭtoroj interalie Klaŭdo Roux: A higher-level phylogenetic classification of the Fungi. In: Mycological research 111 509-547, 2007

Bibliografio

redakti

En Esperanto

redakti

Alilingve (citita)

redakti
  • Ainsworth GC (1976). Introduction to the History of Mycology. Cambridge, UK: Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-11295-6.
  • Alexopoulos CJ, Mims CW, Blackwell M (1996). Introductory Mycology. John Wiley & Sons. ISBN 978-0-471-52229-4.
  • Deacon J (2005). Fungal Biology. Cambridge, Massachusetts: Blackwell Publishers. ISBN 978-1-4051-3066-0.
  • Hall IR (2003). Edible and Poisonous Mushrooms of the World. Portland, Oregon: Timber Press. ISBN 978-0-88192-586-9.
  • Hanson JR (2008). The Chemistry of Fungi. Royal Society of Chemistry. ISBN 978-0-85404-136-7.
  • Jennings DH, Lysek G (1996). Fungal Biology: Understanding the Fungal Lifestyle. Guildford, UK: Bios Scientific Publishers Ltd. ISBN 978-1-85996-150-6.
  • Kirk PM, Cannon PF, Minter DW, Stalpers JA (2008). Dictionary of the Fungi (10a eld.). Wallingford, UK: CAB International. ISBN 978-0-85199-826-8.
  • Taylor EL, Taylor TN (1993). The Biology and Evolution of Fossil Plants. Englewood Cliffs, New Jersey: Prentice Hall. ISBN 978-0-13-651589-0.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti