Leopoldo la 3-a (Belgio)
Leopoldo la 3-a, plennome Leopoldo Filipo Karolo Alberto Mejnrado Huberto Mario Mikaelo (naskita la 3-an de novembro 1901 en Bruselo; mortinta la 25-an de septembro 1983) estis reĝo de la belgoj de la 23-a de februaro 1934 ĝis 1951.
Biografio
redaktiLi partoprenis la Unuan Mondmiliton kiel senranga soldato. Post la milito li studis en Santa Barbara en Kalifornio.
La 4-an de novembro 1926 li edziĝis en Stokholmo kun princino Astrid de Svedio. Ili havis tri gefilojn:
- Jozefino-Ĉarloto Ingeborg Elisabeth Marie-José Marguerite Astrid, edzino de grandduko Jean de Luksemburgo
- Baldueno, posta reĝo Baldueno la 1-a
- Alberto, posta reĝo Alberto la 2-a
Pro la salfranka leĝo, kiu ĝis 1990 difinis la sukcedon de Belgio, Jozefino-Ĉarloto ne povis iĝi reĝino. Tronheredonto do estis Baldueno.
La 29-an de aŭgusto 1935 Leopoldo, stiranta sian aŭton en Svislando, ekmalregis ĝin kaj kune kun sia edzino falis en ravinon. Astrid mortis.
La 11-an de septembro 1941 li edziĝis kun Mary Lilian Baels, filino de la eks-guberniestro de Okcidenta Flandrio. Tiu geedziĝo ne havis la aprobon de la ministraro kaj do estis iusence kontraŭ la leĝo. Ankaŭ kun sia dua edzino Leopoldo havis tri gefilojn:
- Alexander Emmanuel Henry Albert Marie Leopold
- Marie-Christine Daphné Astrid Elisabeth Leopoldine
- Maria-Esmeralda Adélaïde Lilian Anne Léopoldine
Dum la Dua Mondmilito, kiam Germanio okupis Belgion, Leopoldo decidis kapitulaci, malgraŭ kontraŭa decido de ekzila registaro. Li rifuzis kunlabori en la germana administrado; laŭ iuj li tamen petis Adolf Hitler, ke li oficiale redonu al li la regadon. La germanoj tial arestis la reĝan familion unue en la reĝa kastelo, poste en Saksio, fine en Aŭstrio.
Post la milito la belgoj kritikis la fruan kapitulacon de Leopoldo al Germanio kaj lian peton al Hitler, kelkaj ankaŭ la duan edziĝon; la registaro instalis lian fraton Karolo kiel regenton. Kvankam enketa komisiono liberigis lin de riproĉoj pri kunlaboro kun malamiko, la popolo (precipe la valona parto) rifuzis lin. La 16-an de julio 1951 li abdikis favore al sia filo Baldueno, ĉar li timis, ke alie la belgoj en referendumo nuligus la monarkion. Efektive post la abdiko la referendumo decidis konservadon de la monarkio.