Noctilien
Noctilien | |
Buso de Noctilien | |
Fondita | 21-a de septembro 2005 |
---|---|
Ĉefsidejo | Parizo |
Servoregiono | Francilio |
Servotipo | Nokta buso |
Kursoj | 47 |
Haltejoj | 1 239 |
Transportisto | RATP SNCF (Transilien) |
Retejo | https://www.ratp.fr/noctiliens |
Noctilien estas la nomo de servo de nokta buso en la regiono Francilio de Francio, mastrumata de Sindikato de Transportoj de Francilio (IDF Mobilités) kaj ekspluatata de RATP kaj SNCF.
Atribuo de lini-numeroj
redaktiLa linioj kun 2-ciferaj nombroj estas ekspluatataj de RATP kaj priservas Parizon kaj la najbaran urban areon en tipo "omnibuso", havante grandan nombron da haltejoj. La linioj kun 3-ciferaj nombroj siaflanke estas ekspluatataj de SNCF (krom N122 kaj N153) kaj priservas la pli foran metropolan areon kun rektaj aŭ duon-rektaj servoj.
Ĉiu numero estas antaŭata de litero N por Noctilien kaj havas propran nombron de 2 aŭ 3 ciferoj:
- 0 en la dekoj korespondas al linio cirkla
- 1 en la dekoj korespondas al linio transversa
- 2 en la dekoj korespondas al linio radia kun deirpunkto "Châtelet - Les Halles"
- 3 en la dekoj korespondas al linio radia kun deirpunkto "Paris-Gare de Lyon"
- 4 en la dekoj korespondas al linio radia kun deirpunkto "Paris-Gare de l'Est"
- 5 en la dekoj korespondas al linio radia kun deirpunkto "Paris-Gare Saint-Lazare"
- 6 en la dekoj korespondas al linio radia kun deirpunkto "Paris-Gare Montparnasse"
- 7 en la dekoj korespondas al linio en ĉirkaŭurbo ne priservanta Parizon
- 1 en la centoj markas linion radian de granda distanco en la regiono
- La cifero de la unuoj estas hazarda
Estas neniu rilato kun la nomenklaturo de la antaŭa reto Noctambus.
Linioj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (RATP)
- Mapo de Noctilien Arkivigite je 2018-12-24 per la retarkivo Wayback Machine (SNCF)