Papiruso
papereca materio, surskribebla, farita el la planto Cyperus papyrus
Papiruso aŭ papiro[1] estas folio el tigaj ŝeloj de papirusaj ciperoj preparita por ricevi skribaĵojn, kutima skribsurfaco de antikva Okcidentazio ĝis Eŭropo. La nun ekzistantaj tekstoj de la duakanonaj libroj estas en la greka, kvankam de kelkaj ekzistis pli fruaj versioj en la hebrea aŭ aramea, pri kio atestas iuj papirusoj.
Laŭ Francisko Azorín papiruso aŭ papiro estas Egipta cipero, kies fibroteksaĵon la antikvuloj uzis por sbribi k. desegni. Paleografia dokumento skribita sur folio de tia teksaĵo.[2] Li indikas etimologion el la greka papiros kaj de tie la latina papyrus antiquorum.[3]
La papiruscipero estas speco de "kano" vegetanta en Afriko kaj Mezoriento.
Famaj papirusoj
redaktiBildaro
redakti-
Sekcio de la Egipta Libro de la Mortintoj skribita sur papiruso.
-
La planto papiruso.
-
Papiruso.
-
Papiruscipero en la Reĝa Botanika Ĝardeno de Londono
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ En NPIV papiro estas papiruso (en kunmetaĵoj), dum papiruso estas specio de cipero (Cyperus papyrus), plurjara herbo kun mallonga, manĝebla rizomo kaj kun triflankaj tigoj enhavantaj grandan, blankan medolon; hejma en Centra Afriko kaj Nil-valo, marĉeja, uzata por korbofarado kaj espartado kaj tiele sinonimo de papiruscipero; papereca skribmaterialo, pasintece preparata, precipe en antikva Egiptio, el la tigmedolo de papiruso; kaj skribfolio, tiel preparita. NPIV [1] kaj [2] Alirita la 6an de Januaro 2018.
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 158.
- ↑ Azorín, samloke.