RIA Novosti
La Rusia Agentejo por Internacia Informado RIA Novosti (ruse РИА «Новости») estas inter la plej grandaj novaĵagentejoj en Rusio. Ĝi havas sian sidejon en Moskvo kaj ekde la jaro 1993 estas ŝtata.
RIA Novosti | ||
---|---|---|
negoco novaĵagentejo retgazeto entrepreno | ||
Komenco | 24-a de junio 1941 vd | |
Antaŭe | Novosti Press Agency vd | |
Geografia situo | 55° 44′ 15″ N, 37° 35′ 25″ O (mapo)55.73761111111137.590261111111Koordinatoj: 55° 44′ 15″ N, 37° 35′ 25″ O (mapo) | |
Lando(j) | Rusio vd | |
Sidejo | Moskvo | |
| ||
Lingvoj | ||
Posedata de | Rossiya Segodnya vd | |
Filioj | ANO TV-Novosti (en) vd | |
Posedatoj | ukraina.ru (en) vd | |
Agokampo | novaĵo | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | unitary enterprise | |
La fokuso de la agentejaj novaĵoj estas aktualaĵoj pri Rusio. Kiel plej gravaj kriterioj de la raportado la agentejo varbe nomas "rapideco, senpartieco kaj sendependeco de la politika konjunkturo".
Inter la taskoj de la agentejo krome estas, disvastigi oficialajn komunukilojn de la rusia registaro, ministerioj kaj pliaj centraj instancoj, certagrade ankaŭ de rusiaj sociaj organizaĵoj.
La 9-an de decembro 2013 la prezidanto de Rusio Vladimir Putin ordonis la malfondon de RIA Novosti kaj fondon de nota internacia informa agentejo, nomenda Rossija Segodnja ("Rusio hodiaŭ").[1] Dmitrij Kiseljov, prezentisto de la televida kanalo Rossija-1, estis nomumita unua prezidanto de la nova informa agentejo.[2] RIA Novosti laŭ tiu plano fermiĝu antaŭ la fino de la jaro 2014. Ekde marto 2014, la dungitoj informiĝis ke ili havu la opcion aŭ transferi la laborkontraktojn al Rossija Segodnja aŭ akcepti maldungon ĉar la ĝisnuna laborpostenoj forfalos.[3]
La 28-an de septembro 2020 Tvitero sen ajnaj klarigoj forigis la konton de RIA Novosti el serĉrezultoj. Ekde tiam ĝi estas viziteblaj nur por jamaj abonantoj.
Eksteraj ligiloj
redakti- La retejoj de la novaĵagentejo en la rusa, angla Arkivigite je 2013-10-03 per la retarkivo Wayback Machine, germana Arkivigite je 2011-07-28 per la retarkivo Wayback Machine, franca Arkivigite je 2011-07-28 per la retarkivo Wayback Machine, araba Arkivigite je 2011-03-01 per la retarkivo Wayback Machine, persa Arkivigite je 2015-03-25 per la retarkivo Wayback Machine, hispana, japana Arkivigite je 2008-10-29 per la retarkivo Wayback Machine kaj ĉina Arkivigite je 2006-09-13 per la retarkivo Wayback Machine.
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ ruslingva artikolo "Указ о мерах по повышению эффективности деятельности государственных СМИ" en la ŝtata retejo kremlin.ru
- ↑ ruslingva artikolo "Путин ликвидировал РИА Новости" en la retejo Lenta.ru la 9-an de decembro 2013
- ↑ anglalingva artikolo "Ria Novosti Preps For Change" en la retejo de la gazeto The St. Petersburg Times la 12-an de marto 2014. Arkivita el la originalo je 2014-12-28. Alirita 2014-04-28.