Richárd Pauli
Richárd Pauli, laŭ hungarlingve kutima nomordo Pauli Richárd estis hungara operkantisto, (tenoro), altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis berzéki, lia origina familia nomo estis Paulikovics, lia persona nomvarianto estis Rikhárd. Lia edzino estis same operkantisto Ilka Markovits.
Richárd Pauli | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Paulikovics Richárd |
Naskiĝo | la 24-an de novembro 1835 en Rakovic (Hungara reĝlando) |
Morto | la 3-an de januaro 1901 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Familio | |
Edz(in)o | Ilka Markovits |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Richárd Pauli [1] naskiĝis la 24-an de novembro 1835 en Hungara reĝlando en Rakovic (nuntempa Rakovice (distrikto Piešťany) en Slovakio), li mortis la 3-an de januaro 1901 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiRichárd Pauli lernis en Nagyszombat, kie li estis talenta preĝeja kantisto. Li lernis kantadon, pianludon kaj violonludon en Vieno. En 1857 li debutis en Pressburg, poste li kantadis en Olmütz, Graz, Brünn, Krakovo, Bukareŝto. Inter 1859 kaj 1862 li estis la ĉefa tenoristo en Nacia Teatro de Kolozsvár, poste en Nacia Teatro de Pest. En 1869 li edziĝis, en 1882 li ekinstruis en la Muzikakademio. En 1884 li kantadis dekomence en la ĵus fondita Reĝa Operejo de Budapeŝto. Li samloke adiaŭis de la scenejo en 1890, samptempe li ricevis reĝan premion. Kelkfoje li komponis kantojn.
El lia repertuaro
redakti- Georges Bizet: Carmen — Don José
- Gaetano Donizetti:
- Lucia di Lammermoor — Sir Edgard Ravenswood
- Lucrezia Borgia — Gennaro
- Friedrich von Flotow: Marta — Lyonel
- Charles Gounod: Faust — titolrolo
- Wolfgang Amadeus Mozart: Die Zauberflöte — Tamino
- Gioachino Rossini: La barbiro de Sevilo — grafo Almaviva
- Giuseppe Verdi:
- La traviata — Alfred Germont
- Rigoletto — duko de Mantua
- Richard Wagner:
- Die Meistersinger von Nürnberg — Dávid
- Der Fliegende Holländer — Erik
Liaj kontribuoj
redakti- Az énekművészetről (1895) - libro
- Märchen winkt es (1871) - komponaĵo