Stefan MacGill

novzelanda hungara instruisto (1948 - )
2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 10 dec. 2022.

Stefan Clive MACGILL (naskiĝis la 5-an de oktobro 1948[1] en Nov-Zelando) estas novzelanda esperantisto, vivis dek jarojn en Nederlando en la CO de UEA kaj de 1986 vivas en Hungario.[2]

Stefan Clive MacGill
Stefan MacGill dum la Solena Fermo de la 100a Universala Kongreso de Esperanto, Lillo (Francio), 2015
Stefan MacGill dum la Solena Fermo de la 100a Universala Kongreso de Esperanto, Lillo (Francio), 2015
Persona informo
Naskiĝo 5-an de oktobro 1948 (1948-10-05) (76-jaraĝa)
en Nov-Zelando
Lingvoj Esperanto
Nacieco nov-zelandano
Ŝtataneco Nov-Zelando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Viktoria Universitato de Velingtono Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro David MacGill Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
pedagogo
redaktoro Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Verkis en Esperanto listo de liaj verkoj
Denaska esperantisto Jes
vdr

Studado

redakti

De 1969 ĝis 1975 Stefan MacGill studis – ĉefe geografion – en la Viktoria-Universitato de Wellington, en la Universitato de Canterbury kaj (koresponde) en la Massey-Universitato, ĉiuj en Nov-Zelando. En 1974 li ricevis instruistan diplomon por elementaj lernejoj.[2]

Profesia laboro

redakti

En 1976 Stefan MacGill ekestis volontulo en la Centra Oficejo de UEA. De 1977 ĝis 1986 li laboris kiel oficisto tie, de 1980 ĝis 1984 kiel ties Direktoro. De 1976 ĝis 1986 li estis redaktoro respektive kunordiganto de la Jarlibro de UEA. Krome de 1978 ĝis 1986 li estis teknika redaktoro de Kontakto, revuo eldonata de TEJO.

En 1986 li transloĝiĝis al Hungario. De 1986 ĝis 1996 li redaktis la gazeton Juna Amiko kaj denove faras tion inter 2000 kaj 2013, kiam li pludonis la stafeton al Stano Marček el Slovakio.[2] Ekde 1989 li profesie verkas help-tekstojn por komputilaj programoj; en 2012 li emeritiĝis, sed laboris plie tra pluraj jaroj.[2]

Movadaj funkcioj

redakti

Li kunfondis la Esperantan Junularan Asocion de Nov-Zelando en 1964 kaj aktivis en ĝi ĝis 1972. Ekde 1977 Stefan MacGill estis vicprezidanto kaj sekve en 1979 kaj 1980 prezidanto de TEJO. Lia ĉefa projekto dum 1980 estis la realigo de la unua seminario de TEJO, kiu ricevis financan kaj organizan subtenon de la Eŭropa Junulara Fonduso (EJF). Tio okazis en la centro de EJF en Strasburgo, Francio, kun gvidantoj Claude Piron, Claude Gacond kaj li mem. La interpretisto por la seminario estis Farjon de la Gatinerie el Belgio. Okazis depost tiam regule multaj dekoj da subtenataj seminarioj, kiuj kune envenigis al TEJO multajn centojn da miloj da eŭroj. De 1989 ĝis 1992 li estis vicprezidanto de ILEI, de 1992 ĝis 1994 li estis kaj denove ekde 2009 ĝis 2013 li estas prezidanto de ILEI[2]. En 1989, li laboris refondi la komunajn ekzamenojn de UEA-ILEI kaj estis ĝia sekretario de 1989-1995. En 1992 li estis la redaktoro de la rubriko Junularo en la magazino Monato[3] Li estis prezidanto de ILEI de 2009 ĝis 2013. La 20-an de julio 2013 Stefan MacGill dum la komitatkunsido de la 98-a UK en Rejkjaviko estis elektita kiel vicprezidanto de UEA. En la 101-a UK en Nitro li estis reelektita por la dua trijara oficperiodo.

Li ekde marto 2014 prizorgis la AMO-programon de UEA, kiu okazigis ĝis la fino de 2022, 96 seminariojn, tra la mondo. Do, la programo baldaŭ prizorgos sian centan seminarion.

Tiuj ege subtenas la landan agadon de UEA kaj spronas la kreon de novaj organizaj fortoj

Ekde januaro 2017 ĝis marto 2017 Stefan MacGill kiel vicprezidanto de UEA estis provizora redaktoro de ĝia oficiala organo, Esperanto (januaro-marto)

Okaze de la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) de UEA en julio 2021 Stefan MacGill ricevis la Premion Deguĉi.

Ekde 2019 komisiito por UEA pri la Landa agado de UEA kaj redaktoro de la EKO-komunikoj, da kiuj aperis depost 2013 pli ol 350 komunikoj.

Familio

redakti

Li lernis Esperanton denaske de sia patro David MacGill, kiu instigis al sia patrino eklerni la lingvon; do temas pri kvar-generacia esperantisteco en la familio. Liaj du filinoj Karina (naskita en 1990) kaj Hajnal (1992) estas denaskaj esperantistoj. Filino Sonja (2000) bone komprenas la lingvon kaj iome parolas ĝin.[2]

Verkoj

redakti
  • Tendaraj tagoj
  • La laŭta vekhorloĝo
  • Tridek roluloj
  • Streĉ' eĉ, Steĉj-skeĉ'!
  • Pordoj
  • Okulo
  • Nemave edifi (FEL, 2007)
  • Aŭto-mato (Beletra Almanako, nº 2, 2008) Teatraĵo pri konfuza situacio inter la okupantoj de unu aŭto kies ŝoforo serĉas ĝustan direkton kaj ties okupantoj kiuj parolas pri ŝako, dum filino veturas alidirekten)

Referencoj

redakti
  1. La Juna Vivo, julio/aŭgusto 1949, paĝo 346.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Internacia Pedagogia Revuo, jarkolekto 40 (2010), kajero 1, paĝo 6.
  3. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1992/01, paĝo 3: Enkonduko verkita de Paul Peeraerts.

Eksteraj ligiloj

redakti
  Trovu « Stefan MacGill » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»