Saltu al enhavo

Joachim du Bellay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Joachim du Bellay [ʒɔa'ʃɛ̃ dy bɛ'lɛ][1], esperante Joakimo Belajo[2], naskita en Liré (en Anĵuo) 1522, mortinta en Parizo 1560, estis franca poeto. Li kun Pierre de Ronsard fondis la beletran movadon La Pléiade (Plejado).

Referencoj

  1. Joachim du Bellay - une vidéo Studie. Dailymotion (27. 01. 2011.). Alirita 04. 10. 2011..
  2. Varingjeno notas en sia eseo: «Cetere, ĉar li mem ne hezitis latinigi sian nomon (Sum Bellaius et poeta, diras lia epitafo), mi ne scias, kial mi ne esperantigus ĝin en „Belajo‟» — kaj li efektive uzas tian nomformon en sia verko.

Verkoj

Eseo:

  • 1549 Défense et Illustration de la langue française — «Defendo kaj glorado de la franca lingvo» (subkomprenate: kontraŭ la tiam sole respektata Latino)

Versaĵoj:

  • 1549 L'Olive (poemoj laŭ la stilo de Petrarko)
  • 1558 Les Regrets "Bedaŭroj" (verkita dum li deĵoris en Romo)
  • 1558 Les Antiquités de Rome ("la antikvaĵoj de Romo")

Eksteraj ligiloj

Trovu « Joachim du Bellay » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»