Sebastian Kurz
{strio.svg | periodo = 2017–2019 | antaŭ = Christian Kern | post = Hartwig Löger | periodo2 = 2020–2021 | antaŭ2 = Brigitte Bierlein | post2 = Alexander Schallenberg }} }} Sebastian KURZ [kurc] (naskiĝinta la 27-an de aŭgusto 1986 en Vieno) estas aŭstra politikisto. En la 18-a de decembro 2017 li ekestis federacia kanceliero de Aŭstrio.[1] En la 27.5.2019 li suferis mocion de demisio pro skandaloj prividea koncerne la vickancelieron Heinz-Christian Strache kaj unu tagon poste li malekkancelieris.[2] Posteuloj provizoraj liaj estis Hartwig Löger kaj Brigitte Bierlein ĝis la reestiĝo kanceliera propra en la 7.1.2020.[3] La 9-an de oktobro 2021 li demisiis pro riproĉo de subaĉetado kaj proponis Alexander Schallenberg kiel posteulon.[4] En la 2.12.2021 li deklaris kompletan retiriĝon el politiko.[5]
Kariero
Post abiturienta ekzameno pasigita en 2004 ĉe Gymnasium Erlgasse (Vieno) kaj soldata servo (ĝis 2005) li iĝis landa ĉefo de la Junulara frakcio de ÖVP inter 2008 kaj 2011. Ekde 2009 li estis federacia estro. Deputito ĉe la parlamento landa de Vieno kaj membro de la viena komunuma konsilantaro li estis en 2010-2011. Deputito ĉe Nacia Konsilio li iĝis en la 29.10.2013 (ĝis 16.12.2013). En la 1.3.2014 li iĝis ministro pri Eŭropaj aferoj, integrigo kaj eksteraj aferoj. Federacia ministro pri eŭropaj kaj internaciaj aferoj li estis estinta inter la 16.12.2013 kaj la 28.2.1014. Antaŭe li deĵoris kiel ŝtata sekretario en la Ministerio pri internaj aferoj. La vickancelierecon tamen transprenis je la volo de Kurz en la 17.5.2017 Wolfgang Brandstetter[6].
Ekde la 7.1.2020 li formis la duan kabineton; unu ministro lia estas ekde januaro 2021 la ekonomikisto Martin Kocher.
Fonto
Notoj
- ↑ Pri la nova registaro aŭstria sub la kanceliereco de Kurz
- ↑ Gazetartikolo pri la posteula registaro provizora
- ↑ Anonco oficiala
- ↑ https://orf.at/stories/3231816/ "Kanzlerrochade rettet Koalition"], ORF, 10.10.2021
- ↑ "Kurz bestätigt Rückzug aus Politik", orf.at
- ↑ Pri la okazitaĵoj antaŭ la novnomumo de vickanceliero ĉe orf.at