Árpád Balogh (teatrestro)
Árpád Balogh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 26-an de aprilo 1857 en Nagyszombat (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 14-an de februaro 1925 en Letenye (Hungara reĝlando) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Boriska Grosz (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatrestro |
Árpád Balogh [balog], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balogh Ferenc Árpád estis hungara aktoro, teatrestro.
Árpád Balogh[1] naskiĝis la 26-an de aprilo 1857 en Nagyszombat (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Trnava en Slovakio), li mortis la 14-an de februaro 1925 en Letenye (Hungara reĝlando).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Patro de Árpád Balogh estis teatrestro, tial li ricevis teatran rolon jam en 1863, baldaŭ en alia teatra trupo. Li estis oficiale aktoro en 1872 kaj li heredis migran teatron de sia patro en 1885. Li estis teatrestro unuafoje en Szombathely, poste ekzemple en Baja (1886, 1888), Keszthely (1887), Nagyatád (1888, 1891-1893), Rozsnyó (1889), Muraszombat (1890), Beregszász (1893), Munkács (1894), Zalaegerszeg (1895), Hajdúnánás (1896), Békéscsaba (1901). Li estis ne nur aktoro, sed ankaŭ reĝisoro kaj muzikisto. Li pensiuliĝis en 1910. Li havis edzinon.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- József Katona: Bánk bán - titolrolo
Elektitaj trupanoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine