Árpád Kiss (ministro)
Árpád Kiss | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 28-an de aŭgusto 1918 en Cinkota | ||||
Morto | 11-an de julio 1970 (51-jaraĝa) en Jagodina | ||||
Mortis per | Trafikakcidento vd | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | Hungara Socialista Laborista Partio Partio de Hungaraj Laboristoj Hungara Komunista Partio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Budapeŝto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Árpád Kiss [kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss Árpád estis hungara inĝeniero, politikisto, ministro.
Árpád Kiss [1] naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1918 en vilaĝo Cinkota (nuntempe urboparto de Budapeŝto). Li mortis la 11-an de julio 1970 dumvoje en Jugoslavio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Árpád Kiss frekventis faklernejon, li eklaboris en fabriko en 1938. En 1943 li aliĝis al la socialdemokratoj. Li estis trudlaboristo en 1944, sed li sukcese rifuĝis. Post la 2-a mondmilito li havis mezsignifan postenon en fabriko, en 1947 li estis jam inĝeniero. En 1950 li eklaboris en ministerio, en la sama jaro li jam estis ministro pri malpeza industrio. Inter 1953 kaj 1967 li estis parlamenta deputito, inter 1954 kaj 1956 ministro pri energio kaj kemia industrio, poste li gvidis diversajn signifajn oficejojn en rango de ministro. Li havis ankaŭ diversajn partiajn postenojn. Li mortis dumvoje en Jugoslavio, la cirkonstancoj estas sekretaj dum 70 jaroj.Li ricevis Premion Kossuth en 1954.