Saltu al enhavo

Ástor Piazzolla

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ástor Piazzolla
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1921 (1921-03-11)
en Mar del Plata
Morto 4-an de julio 1992 (1992-07-04) (71-jaraĝa)
en Bonaero
Tombo La Chacarita Cemetery (en) Traduki
Cementerio Jardín de Paz de Pilar (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Argentino Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Daniel Piazzolla (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Daniel Piazzolla (en) Traduki (nepo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto
dirigento
bandoneonist (en) Traduki
filmkomponisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Adiós Nonino
Libertango
Estaciones Porteñas
Suite del Ángel
Five Tango Sensations
Le Grand Tango
Q5781046
María de Buenos Aires
Histoire du Tango
Suite Troileana
Double concerto for guitar and bandoneon
Fuga y misterio
TTT
Retejo https://fundacionapiazzolla.org
http://piazzolla.org
vdr

Ástor Piazzolla (naskiĝis je la 11-a de marto, 1921, mortis je la 4-a de julio, 1992) estis argentina tanguero (tango muzikisto). Lia nuevo tango (nova tango) alpaŝo renovigis la tangon.

Li estas konata en sia denaska lando kiel El Gran Astor (La Granda Astor). Oni konsideras lin kiel la plej grava tanga muzikisto de la dua duono de la 20-a jarcento. Carlos Gardel estis la plej grava de la unua duono.

Inter argentinanoj, li estas diskutata ambaŭ muzike kaj politike. Oni diras ke en Argentino ĉio povus ŝanĝiĝi — escepte de la tango. Piazzola rompis ĉi tiun regulon. Lia muziko gajnis akcepton en Eŭropo kaj Nord-Ameriko antaŭ en Argentino. Lia revolucia refarado de ĉi tiu tradicia muzika formo kunligis sin, eble nepre, kun tiuj volantaj fari aliajn ŝanĝojn en argentina societo.

Plej multe de sia infanaĝo li pasigis kun sia familio en Nov-Jorkio, Usono. Li estis infana mirindulo sur la bandonio. Li studis kun argentina komponisto Alberto Ginastera kaj la franca komponisto kaj direktoro Nadia Boulanger. Li revenis al Argentino en 1937.

Lia nuevo tango estis distingata el tradicia en ĝia enkorpigado de elementoj de ĵazo kaj en pli alta nivelo de disonanco kaj kontrapunkto ol la tradicia tango. Li ankaŭ aldonis netradiciajn instrumentojn. Li inkluzivis orkestrajn instrumentojn (ekzemple, la fluton), elektrikajn kaj elektronikajn instrumentojn, kaj plenan ĵazan/rokan tamburaron.

Piazzola ludis kun multaj ensembloj komencanta kun la 1946 Orkestro, la 1955 Octeto Buenos Aires (Okteto de Buenos Aires), la 1960 Unua Kvinteto, la 1971 Noneto, la 1978 Dua Kvinteto, kaj la 1989 Sesteto. Li komponis kaj aranĝis tuton de la komponaĵoj por iliaj grupoj kaj estis la bandoniisto. Lia numeraj komponaĵoj inkluzivas multajn orkestrajn verkojn. Biografiistoj taksas ke Piazzola verkis ĉirkaŭ 3000 komponaĵojn kaj registris ĉirkaŭ 500.

Ástor Piazzolla kaj Horacio Ferrer ĉirkaŭ 1970.

Dum la periodo de argentina milita diktaturo el 1976 al 1983, Piazzola loĝis en Italio, sed revenis al Argentino multajn fojojn. Li registris diskojn tie kaj, sur foje havis lunĉon kun la diktatoro, Jorge Rafael Videla.

Piazzola ankaŭ registris albumojn en Argentino dum la diktaturo: Biyuya en 1979 kaj Piazzolla & Goyeneche en 1982 dum la Milito de la Falklandaj insuloj. En tiu lasta albumo, Roberto Goyeneche, tre fama kantisto de la tango, faras kelkajn rimarkojn kontraŭ Margaret Thatcher, la tiama ĉefministro de Britio.

Piazzola ankaŭ registris albumon kiu estis parto de la oficiala muziko de la Futbala Mondpokalo, okazinta en Argentino en 1978, Piazzolla 78.

Piazzola estis flua en la hispana, angla, franca, kaj itala lingvoj. Dum la 1987 Centra Parka Koncerto, li diris "Mi naskiĝis en Argentino, edukis en Nov-Jorko, kaj miaj gepatroj elvenis Trani, Italio".

Unu el liaj plej konataj komponaĵoj estas “Adiós Nonino”, per kiu li omaĝis sian patron Vicente “Nonino” Piazzolla, en la jaro 1959, kiam ĉi tiu kuŝis en sia mortolito. Pri tiu kanzono, li deklaris, post dudek jaroj: “Eble mi estis ĉirkaŭita de anĝeloj. Tiu estis la plej bela melodio, kiun mi verkis, kaj eble mi neniam plu faros ion pli bonan.” Alia komponaĵo, ”Libertango“, ludata de multaj orkestroj tra la tuta mondo, estas perfekta esprimo de lia avangarda arto. Kaj lian erudicistilan ”Kvar bonaeraj sezonoj“ oni kutime komparas kun la famaj ”Kvar Sezonoj“ de Antono Vivaldi.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]