Ŝipka
- Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en Bulgario. Pri ĉeĥa kaverno temas artikolo Kaverno Ŝipka.
Ŝipka | |
bulgare: Шипка | |
urbo | |
Memortemplo de Naskiĝo de Kristo
| |
Oficiala nomo: Шипка | |
Lando | Bulgario |
---|---|
Duoninsulo | Balkano |
Provinco | Provinco Stara Zagora |
Historia regiono | Trakio |
Parto de | Kazanlako |
Montaro | Balkana montaro |
Montopasejo | Ŝipka Montopasejo |
Situo | Ŝipka |
- alteco | 650 m s. m. |
- koordinatoj | 42° 42′ 00″ N 25° 23′ 00″ O / 42.70000 °N, 25.38333 °O (mapo) |
Areo | 37,988 km² (3 798,8 ha) |
Loĝantaro | 1 418 (15.12.2010) |
Denseco | 37,33 loĝ./km² |
Urbestro | Stojan Ivanov |
Horzono | OET (UTC+2) |
- somera tempo | OEST (UTC+3) |
Poŝtkodo | 6150 |
Tel. antaŭkodo | 04324 |
Aŭtokodoj | СТ (Сз) |
Situo de la urbo enkadre de Bulgario
| |
Vikimedia Komunejo: Shipka | |
Retpaĝo: www.shipka.org | |
Ŝipka (en bulgara Шипка, "Hundorozo") aŭ Ŝipko estas urbo en centra Bulgario, parto de la municipo de Kazanlak kaj Provinco Stara Zagora. Ĝi situas en la Nacia Parko de Centra Balkano kaj 650 m super la marnivelo. Ĉirkaŭ 2005, Ŝipka havis loĝantaron de ĉirkaŭ 1,398 kaj la urbestro estis Stojan Ivanov.
Ŝipka estas tre konata pro la situo tie de la historia Ŝipka Montopasejo, kie okazis multaj bataloj dum la rusa-turka milito. Vidindaĵoj inkludas la Ŝipkan Memormonumenton (1934) sur montopinto Stoletov kaj la russtilan Ŝipkan Memorpreĝejon (1885–1902).
Ŝipka Memorpreĝejo
[redakti | redakti fonton]La Memortemplo de la Nasko de Kristo (bulgare Храм-паметник „Рождество Христово“, Hram-pametnik „Rozhdestvo Hristovo“), pli konata kiel Ŝipka Memorpreĝejo aŭ eĉ Ŝipka Monaĥejo estas Bulgarortodoksa preĝejo konstruita ĉe la urbo Ŝipka en Stara Planina inter 1885 kaj 1902 laŭ desegnoj de Antonij Tomiŝko laŭ stilo de la 17-a jarcento de Moskva stilo, sub la direktorado de arkitekto Aleksander Pomerancev. Ĝi estis dediĉita al la rusaj, ukrainiaj kaj bulgaraj militistoj kiuj mortis por la liberigo de Bulgario dum la rusa-turka milito.