Alar Karis
Alar KARIS (naskiĝinta la 26-an de marto 1958 en Tartu) estas estona biologo, ekde 2021 prezidanto de Estonio [1].
En la 1980-aj jaroj li laboris kiel esploristo en Estonio kaj en la 1990-aj jaroj eksterlande. De 2007 ĝis 2012 li estis rektoro de la Universitato de Tartu. En 2018 li fariĝis estro de la estonia nacia muzeo.
En aŭgusto 2021, la tiama ĉefministro, Yuri Rets, proponis al li kandidatiĝi en la venontaj prezidant-elekto [1]. Karis decidis akcepti la oferton kaj tuj post tio lia kandidateco ricevis la subtenon de la du koaliciaj partioj, la Reforma Partio kaj la Centra Partio [2][3].
La 31-an de aŭgusto 2021, Karis estis elektita Prezidanto de Estonio post kiam proksimume 72 voĉoj de la membroj de la Riigikogu (la Estona Parlamento) voĉdonis favore al lia elekto [4]. Li estis ĵurkonfirmita en oficejo la 11-an de oktobro 2021.
Li estas politike sendependa de partioj. Li kaj lia edzino Sirje Jädala havas tri gefilojn.
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 Alar Karis sworn in as Estonia's new president, EuroNews, la 12a oktobro 2021
- ↑ . Reform Party Riigikogu group supports Karis as presidential candidate (angle) (2021-08-19). Alirita 2021-08-22.
- ↑ Center joins Reform in support for Alar Karis presidential candidacy (angle) (2021-08-22). Alirita 2021-08-22.
- ↑ . Alar Karis elected President of Estonia (angle) (2021-08-31). Alirita 2021-08-31.
|
|