Aldo Palazzeschi
Aldo Palazzeschi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Aldo Giurlani | ||||
Naskiĝo | 2-an de februaro 1885 en Florenco | ||||
Morto | 17-an de aŭgusto 1974 (89-jaraĝa) en Romo | ||||
Tombo | Settignano Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | itala • slovena vd | ||||
Ŝtataneco | Italio (1946–1974) Reĝlando Italio (1885–1946) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Aldo Palazzeschi vd | ||||
Okupo | verkisto sciencfikcia verkisto ĵurnalisto poeto prozisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Aldo Palazzeschi, pseudonimo de Aldo Pietro Vincenzo Giurlani (Firenze, 2 febbraio 1885 – Roma, 17 agosto 1974), estis itala verkisto kaj poeto, unu el la patroj de la "historiaj avangardoj"".
Komence li subskribis siajn verkojn per sia vera nomo, kaj de 1905 li adoptis kiel pseŭdonimon la familian nomon de la patrinflanka avino, kiu estis Palazzeschi. Kun tiu nomo li verkis riĉan beletran produktadon kiu donis al li famon je nacia nivelo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li naskiĝis de Alberto Giurlani kai Amalia Martinelli en strato Guicciardini en Florenco; pro volo de sia patro li studis librotenadon, kaj post tio li sin-dediĉis al arto kaj al verkado. Komence li interesiĝis al recitado: en 1902 li lernis recitadon ĉe la lernejo "Tommaso Salvini". En la teatraj trupoj li konis ankaŭ Gabriellino, filo de Gabriele D'Annunzio.
Post iom da tempo, Palazzeschi ĉesis sian teatran aktivadon por dediĉi sin al poezio. Danke al la apogo de sia familio, li povis eldoni siajn kolektojn, en 1905 sian unuan libron de poeziaĵoj, I cavalli bianchi; inter kiuj elstaris Ara Mara Amara kaj Il Pappagallo. La kolekto alproksimigis Palazzeschi-n al Crepuscolarismo kaj pro la stilo kaj pro la enhavo. La libron pozitive recensis la poeto Sergio Corazzini, kun kiu Palazzeschi korespondis, ĝis la tro frua morto de Corazzini en 1907.
Post sian unua romano en 1908 titolita riflessi, sekvis la tria kolekto de poeziaĵoj "Poemi", kiu alportis unuafoje al Palazzeschi publikon pliamplan.
En tiu ĉi heterogena verko menciindas Chi sono?, Habel Nasshab, kaj Rio Bo.