Amonia sulfamato
Amonia sulfamato | |||
Kemia strukturo de la Amonia sulfamato | |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 7773-06-0 | ||
ChemSpider kodo | 22890 | ||
PubChem-kodo | 24482 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | Blanka higroskopa solido | ||
Molmaso | 114,125 g mol−1 | ||
Denseco | 1,77 g/ml | ||
Refrakta indico | 1,396 | ||
Fandopunkto | 131 °C (268 ℉; 404 K) | ||
Bolpunkto | 160 °C (320 ℉; 433 K) (malkomponiĝas) | ||
Solvebleco | |||
Acideco (pKa) | 6.0 | ||
Mortiga dozo (LD50) |
| ||
Ekflama temperaturo | ne bruliva | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Risko | R10 R36/37/38 R22 R50 | ||
Sekureco | S22 S24/25 S37/39 S26 S36 S61 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H270, H302, H330, H332, H340 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P271, P273, P301+312, P304+312, P304+340, P312, P330, P391, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Amonia sulfamato, sulfamato de amonio aŭ NH4SO3NH2 estas kemia komponaĵo de amoniako kaj sulfuro rezultanta el reakcio inter la "sulfamata acido" kaj amonia hidroksido. Ĝi estas blanka kristala solido, tre facile solvebla en akvo, kaj ordinare uzatas kiel herbicido, flamo-malakcelanto, kaj kompoŝto-akcelanto kune kun aliaj aldonaĵoj.
Sintezoj
[redakti | redakti fonton]Amonia sulfamido estiĝas pere de reakcio inter la "sulfura trioksido" kaj likva amoniako:
aŭ pere de reakcio inter la sulfamata acido kaj amonia hidroksido:
Uzoj
[redakti | redakti fonton]Sulfamato de amonio estas konsiderita aparte taŭga pri la kontrolo de invadaj rezistaj fiherboj, dornarbustoj kaj damaĝaj plantoj, tiel kielFallopia japonica, Equisetum,Rhododendron ponticum kaj Hedera specie.
Ĝi ankaŭ uzatas kiel kompoŝto-pliboniganto kaj estas aparte efika pri detruado de rezistaj herbaĉoj akompanantaj la kompoŝton. Kiel aliaj amoniaj komponaĵoj, amonia sulfamato estas utila kiel flamo-malakcelanto. Ĉi-flamo-malakcelantoj surbaze de salo estas avantaĝaj super la flamo-malakcelantoj surbaze de metaloj aŭ mineraloj pro tio ke la antaŭaj estas akvo-procezeblaj. Ilia malalta malkomponiĝa-temperaturo igas ilin adekvataj kiel flamo-malakcelantoj por materialoj surbaze de celulozo. Amonia sulfamato kelkfoje uzatas kune kun magnezia sulfato aŭ amonia sulfato (kutime en proporcio 2:1) por plibonigi ilian proprecon kiel flamo-malakcelantoj.
Sekureco
[redakti | redakti fonton]Amonia sulfamato konsideratas iomete toksa al homoj kaj bestoj, kaj ĝi estas tre adekvata por amatoroj de hejmaj ĝardenoj, profesiuloj kaj arbaraj uzoj. Ĝi ĝenerale estas konsiderata sekura por uzoj en malgrandaj terpecoj kiuj estos uzataj por frukto- kaj vegetalo- kultivado kies celo estas propra konsumo. Ĝi same konsideratas vivmedie bona pro ĝia degradiĝo kiel ne-damaĝa restaĵo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Sigma Aldrich[rompita ligilo]
- Gardner's Commercially Important Chemicals: Synonyms, Trade Names, and ..., G. W. A. Milne
- Cornell University
- Chemical Book
- Pesticide Profiles: Toxicity, Environmental Impact, and Fate, Michael A. Kamrin
- Farmers' Bulletin
- Pesticide Chemistry, G. Matolcsy,M. Nádasy,V. Andriska
|