Saltu al enhavo

András Libik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Libik
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1932 (1932-02-25) (92-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario (1992–)
Okcidenta Germanio (1972–)
Hungario (1932–) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo (1953–1954)
Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (1950–1952) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filmreĝisoro
scenaristo
filmproduktoro
production manager (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr

András Libik [andrAŝ], eksterlande konata André Libik, laŭ hungarlingve kutima nomordo Libik András estas hungara-franca-germana reĝisoro, filmoproduktoro, scenaristo. Lia frato estis György Libik.

András Libik[1] naskiĝis la 25-an de februaro 1932 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

András Libik frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo, Sárospatak kaj Zugo (komunumo). Inter 1950–1952 li studis en Teknikuniversitato de Budapeŝto, poste en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo, sed pro politikaj kaŭzoj li estis forigita. Li vivtenis sin el tradukaĵoj (Jean Anouilh, Georges Sadoul, Béla Balázs). Li estis signifa partoprenato de la Hungara revolucio de 1956, li rekte apartenis al rondo de Imre Nagy (politikisto). Depost la fiasko li disidis al Parizo. Post 2 jaroj li jam faris filmojn. Inter 19621972 li filmis en Okcidenta Berlino, poste en Munkeno. En 1972 li ricevis germanan ŝtatanecon. En 1992 li hejmenvenis kaj ekloĝis en Nagykovácsi, poste li ricevis plurajn postenojn. Li ricevis premiojn inter 1962-1996.

Liaj filmaj produktaĵoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • The Rise and Fall of the Third Reich (televida dokumenta filmo, 1968)
  • Hungária kávéház (televida serio, 1976)
  • Viadukt (1983)
  • Ruby (televida serio, 3 epizodoj, 1991)
  • Kalózjárat (televida filmo, 2000)

Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • The Ancestors (mallonga filmo, 1962); ankaŭ scenaristo
  • Einige Tage im Leben des (televida serio, 1967)

Liaj scenarlibroj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Der politische Mord (televida serio, 1965-1966)
  • Im Zweifel gegen den Angeklagten? (televida serio, 1975)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]