Annie Kenney
Annie Kenney | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de septembro 1879 en Springhead |
Morto | 9-an de julio 1953 (73-jaraĝa) en Hitchin |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Familio | |
Frat(in)oj | Jessie Kenney (en) , Nell Kenney (en) , Rowland Kenney (en) kaj Kitty Kenney (en) |
Edz(in)o | James Taylor (en) |
Infano | Warwick Kenney-Taylor (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto sufrageto sufrageto aktivisto pri virinaj rajtoj |
Ann "Annie" KENNEY (13a de septembro 1879 – 9a de julio 1953) estis angla laborklasa sufrageto kaj socialisma feministo[1] kiu iĝis grava figuro en la Women's Social and Political Union. Ŝi kunfondis ĝian unuan branĉon en Londono kun Minnie Baldock.[2] Kenney altiris la atenton de la gazetaro kaj de la publiko en 1905 kiam ŝi kaj Christabel Pankhurst estis enprizonigitaj dum kelkaj tagoj pro atenco kaj obstrukco, post interrompi Sir Edward Grey en kunveno de la Liberala Partio en Manĉestero pri la afero de la virina balotrajto. Tiu afero estis konsiderita la inaŭguro de nova fazo en la lukto por la balotrajto de virinoj en Unuiĝinta Reĝlando, pro adopto de aktivismaj taktikoj. Annie estis amikino de inter aliaj luktemaj virinoj Emmeline Pethick-Lawrence, Baronino Pethick-Lawrence, Mary Blathwayt, Clara Codd, Adela Pankhurst kaj Christabel Pankhurst.
En sia luktado ŝi estis tre ofte arestita, procesita kaj punita pro diversaj tutmultoj klopode al la egaleco de oportunoj por virinoj kaj partikulare en politiko. Je la eksplodo de la Unua Mondmilito en 1914, Emmeline Pankhurst alvokis al la fino de la sufrageta aktivado kaj al engaĝigo de virinoj en aktiva militklopodoj irante al laborpostenoj tradicie okupitaj de viroj,[3] kiam plej el ili forestis irintaj al la militfronto. Aŭtune 1915 Kenney akompanis Emmeline Pankhurst, Flora Drummond, Norah Dacre Fox kaj Grace Roe al Suda Kimrio, Midlands kaj Clydeside al rekrutiga kaj prelega turneo por kuraĝigi sindikatojn subteni militklopodon.[4] Kenney portis tiun mesaĝon tiom for kiom ĝis Francio kaj Usono.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Linehan, Thomas (2012). Modernism and British Socialism. Springer. p. 39.
- ↑ Jackson, Sarah (12a de oktobro 2015). "The suffragettes weren't just white, middle-class women throwing stones". The Guardian. Alirita la 12an de decembro 2019.
- ↑ parliament.uk Alirita la 12an de decembro 2019.
- ↑ McPherson, Angela; McPherson, Susan (2011). Mosley's Old Suffragette – A Biography of Norah Elam. ISBN 978-1-4466-9967-6. Arkivita el la originalo en 13a de januaro 2012. Alirita la 12an de decembro 2019.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Drinkwater, Carol (2015). My Story: Suffragette. Scholastic. ISBN 978-1-407-15652-1.
- Kenney, Annie (1924). Memories of a Militant. E. Arnold & Company. ISBN 978-9-333-49205-8.
- Marlow, Joyce (2013). Suffragettes: The Fight for Votes for Women. Virago. ISBN 978-0-349-00775-5.
- Meeres, Frank (2013). Suffragettes: How Britain’s Women Fought & Died for the Right to Vote. Amberley Publishing. ISBN 978-1-445-60007-9.