Saltu al enhavo

Ayllón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ayllón
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40520
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 124  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 25′ N, 3° 23′ U (mapo)41.419405-3.376424Koordinatoj: 41° 25′ N, 3° 23′ U (mapo) [+]
Alto 1 019 m [+]
Areo 126 km² (12 600 ha) [+]
Ayllón (Provinco Segovio)
Ayllón (Provinco Segovio)
DEC
Situo de Ayllón
Ayllón (Hispanio)
Ayllón (Hispanio)
DEC
Situo de Ayllón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ayllón [+]
vdr

Ayllón [ajLJON] estas municipo en la nordoriento de la provinco Segovio, lime kun la provincoj Sorio kaj Gvadalaĥaro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Riaza.

Ayllón en la provinco Segovio.
Gvatoturo La Martina (fluganta gipo).
Palaco de familio Contreras.
Fontano en la placo.
Ruinoj de iama konvento de Sankta Francisko.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝia ebeneca municipa teritorio, komponita de la loĝlokoj Ayllón, Estebanvela, Francos, Grado del Pico, Saldaña de Ayllón, Santa María de Riaza, Santibáñez kaj Valvieja, okupas totalan areon de 128,95 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 153 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 200 post la 1970-aj jaroj, sed poste rekuperiĝis al la nuna stato pro la absorbo de loĝlokoj kiuj siavice perdis loĝantaron.

Ĝi distas 93 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Languilla, Fuentecambrón (Soria), San Esteban de Gormaz (Soria), Corral de Ayllón, Ribota, Montejo de Tiermes (Soria), Riaza kaj Cantalojas (Guadalajara).

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la iama Comunidad de Villa y Tierra de Ayllón. En 1076 la literumado estis Aellon. Ĝi estis ĉefurbo de multaj najbaraj loĝlokoj.

En la 31a de Oktobro 1411, dum la regenteco de Katerina de Lankastro, oni subskribis la Traktaton de Ayllón inter Kastilio kaj Portugalio, por finigi la krizon de 1383-1385 en Portugalio pere de la agnosko de Johano la 1-a kiel reĝo de Portugalio. La 2an de Januaro 1412 oni aprobis la nomitaj Leĝoj de Ayllón (aŭ Segundo Ordenamiento de Valladolid (Dua Regularo de Valadolido)), nome diskriminacia politiko kontraŭ judoj kaj mudeĥaroj. Tuj poste la urbo estis rezidejo de la konestablo Álvaro de Luna, dum la regado de Johano la 2-a.

En la epoko de la transmigra brutobredado, Ayllón estis unu de la du sidejoj de ĉiujaraj kunsidoj, nome por tiu de aŭtuno, de la Concejo de la Mesta (tutlanda koncerna organizo). La plej parto de la nunaj monumentoj datas de la 15-a kaj 16-a jarcentoj.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra tre gravaj naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la baroka preĝejo, la placo, palacoj kaj la gvatoturo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]