Saltu al enhavo

Bad Kleinen

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bad Kleinen
Blazono
Bad Kleinen (Germanio)
Bad Kleinen (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio
Distrikto Distrikto Nordokcidenta Meklenburgo
Komunumaro Amt Dorf Mecklenburg-Bad Kleinen
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 038423
Poŝtkodo 23996
Aŭtomobila kodo NWM
Oficiala Municipokodo 13074002
Subdivido 8 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Hans Kreher
Partio de komunumestro FDP
Adreso de la administrejo Am Wehberg 17
23972 Dorf Mecklenburg
Demografio
Loĝantaro 3753 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 53° 46′ N, 11° 28′ O (mapo)53.76666666666711.466666666667Koordinatoj: 53° 46′ N, 11° 28′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 35 m
Areo 23,43 km²
Oficiala retejo http://www.mein-bad-kleinen.de/
vdr

Bad Kleinen [batKLAJnen] (ĝis 1915 Kleinen) estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Nordokcidenta Meklenburgo de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio, kaj apartenas al la administra komunumaro Amt Dorf Mecklenburg-Bad Kleinen. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 3753 loĝantojn. Krom la ĉefa loĝloko Bad Kleinen, la komunumo ankoraŭ konsistas el la loĝlokoj Fichtenhusen, Gallentin, Glashagen, Hoppenrade, Losten, Niendorf kaj Wendisch Rambow. La komunumo situas apud la norda bordo de Schweriner See, mezvoje inter la urboj Schwerin kaj Wismar.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
20133 582
20173 588
20193 615
20213 733
20223 743
20233 729

Esperanto en Bad Kleinen

[redakti | redakti fonton]

Inter la 27-a de decembro 1992 kaj la 3-a de januaro 1993 la 36-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Bad Kleinen kaj pritraktis la temon "Lernado kaj edukado - taskoj por la 90-aj jaroj". Temis pri la unua Internacia Seminario en la novaj federaciaj landoj de Germanio, kaj la organiza teamo insistis organizi ĝin tie, malgraŭ neperfekteco de la antaŭe socialisma feriejo: Malbonŝance la semajno estis aparte frostega, kaj la hejta sistemo apenaŭ sukcesis kontraŭbatali la malvarmon, tial ke malgraŭ ardaj diskutoj, fajraj flirtoj kaj intensa diskoteka dancado la partoprenantoj foje ekstre nokte varme duŝis por realtigi la korpotemperaturon.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Bad Kleinen: rigardo super la fervoja stacidomo kaj lago de Ŝverino
akvoturo de historia perakva sanigejo