Park Geun-hye
Park Geun-hye (박근혜; naskiĝinta je la 2-a de februaro 1952 en Gumi, Sud-Koreio) estis prezidentino de Sud-Koreio ekde la 19-a de decembro 2012 ĝis la 8-a de decembro 2016, kiam la parlamento aprobis la elpostenigon de la prezidentino. Antaŭe, ŝi estis partia prezidanto de la konservativa partio Saenuri.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ŝi estas filino de Park Jung-hee, kiu estis prezidento de Sud-Koreio de 1961 ĝis sia murdo en 1979. Lia registaro estas konsiderata diktatora.[1]
Ŝia patrino mortis en 1974 en Seulo. Ŝi estis mortpafita de agento de Nord-Koreio. Ŝia patro estis pafita de Kim Jae-kyu, ĉefo de Sekreta servo.
Je la 19-a de decembro 2012, Park venkis politikan kontraŭulon, Moon Jae-in.
Post multaj semajnoj de surstrataj protestaj tumultoj en la 8-a de decembro 2016 la parlamento aprobis la elpostenigon de la prezidentino.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ S Korean famous daughter aims high (artikolo ĉe BBC News, vizitita la 11-an de novembro 2016)