Björn Höcke
Aspekto
Björn Höcke | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Björn Höcke | |||||
Naskiĝo | 1-an de aprilo 1972 (52-jaraĝa) en Lünen, Nordrejn-Vestfalio, Germanio | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Bonna universitato - jurisprudenco (1992–1993) Universitato de Gießen Universitato de Marburg vd | ||||
Partio | Alternativo por Germanio vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Landolf Ladig vd | ||||
Okupo | instruisto politikisto gvidanto de parlamenta grupo vd | ||||
Aktiva en | Erfurto vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Björn HÖCKE (naskiĝinta la 1-an de aprilo 1972 en Lünen) estas germana instruisto kaj politikisto. Li gvidas la turingian filion de la dekstra partio Alternativo por Germanio.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post la abiturienta ekzameno trapasita en 1991 li soldatis ĝis 1992. Poste li studis ĝis 1998 en Bonno, Gießen kaj Marburg la fakojn historio kaj sporto por instruadlicenco en gimnazioj. La unua ŝtatekzameno faritis en 2001, la dua inter 2003-05. Höcke krome studis lernejan manaĝeradon en kiu fako li krome magistriĝis.
Inter 1999-2014 li deĵoris ĉe diversaj lernejoj en Heslando, lasttempe en Bad Sooden-Allendorf. Aktuale li vivas en Bornhagen.
Politikista kariero
[redakti | redakti fonton]Ekde 2014 li apartenas al la Turingia Landa Parlamento. Jen liaj plej gravaj funkcioj publike:
- ekde aŭgusto 2013: landa porparolanto por la partio politika Alternativo por Germanio (kune kun Stefan Möller)
- ekde novembro 2013: unua distriktestro de la menciita partio por la distriktaro Nordhausen-Eichsfeld-Mühlhausen
- membro ĉe Turingia Landa Centralo pri politika klerigo
- membro de la konvento de la Turingia Institucio pri amaskomunikiloj
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Fejsbukpaĝoj de la deputito
- Informoj pri Höcke sur la parlamenta retpaĝaro[rompita ligilo]
- Raporto pri televida grupintervjuelsendo de ARD de la 18.10.2015 kiun partoprenis ankaŭ Höcke
- Friederike Haupt: Björn Höcke: Ausbreiter und Platzhalter. FAZ, 22.12.2015.