La unua skribmencio pri korto en Šumice devenas el la jaro 1222.
Kiam finis la unua mondmilito, Branišovice enfalis por mallonga tempo en teritorion de la protesta germana ŝtato Deutscheböhmen kaj ĝi estis konsisto de unu el la provincoj. En la intermilita epoko venis la plej granda evoluo de la vilaĝo, estiĝis kaj funkciis multe da societoj, estis fondita ĉeĥa lernejo kaj infanĝardeno. La trankvilan germana-ĉeĥan kunvivadon interrompis nur la estiĝo de Sudetgermana partio de Henlein kaj radikalizo. Post la subskribo de Munkena interkonsento Branišovice enfalis en regiono de Sudetio prenitaj de Tria regno.
Branišovice tre suferis fine de la Dua Mondmilito. Dum la bataloj estis forbombarditaj kaj tute neniigitaj multe da domoj, inkluzive de preĝejo de sankta Laŭrenco, kiu preskaŭ komplete forbrulis. Grave damaĝigita estis ankaŭ la konstruaĵo de lernejo. La germana loĝantaro estis elflanke de la sovetaj soldatoj kaj la ĉeĥaj partizanoj kalumniata. Baldaŭ post tio komencis en la municipon venadi novekloĝintoj el diversaj anguloj de Moraviokaj ankaŭ ĉeĥaj reenmigrintoj el Volinio. Tiuj ofte vivis en la komuna hejmo kun la germanoj, kiuj laboris por ili antaŭ ol ili estis ellandigitaj.
La devena germana loĝantaro estis ellandigita pase de la jaro 1946 per transportoj el Mikulov.