Saltu al enhavo

Bregenzer Tagblatt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bregenzer Tagblatt
gazeto
Speco taggazeto

Lando  Aŭstrio-Hungario
Urbo Bregenz
Establodato 1896
Politiko/
Ideologio

Deutsche Freisinnige Partei (Liberalismo)


vdr
Bregenz, aperoloko de Bregenzer Tagblatt

Bregenzer Tagblatt (trad. Taggazeto de Bregenco), kiu nomiĝis inter 1899 kaj 1907 Vorarlberger Tagblatt, estis germanlingva taggazeto kiu aperis en Bregenz, Aŭstrio, inter 1896 kaj 1915. La partio al kiu la redaktistaro proksimis estis liberalisma, Deutsche Freisinnige Partei, kiu aktivis en la Germana Imperiestra Regno.

Fondis tiun ĉi ĵurnalon Anton Flatz; provnumero surmerkatiĝis jam en la 12.12.1895 dume la vera apero ekis en la 1.1.1896. Anton Flatz estis ankaŭ posedanto, presisto, eldonisto kaj respondeca redaktoro. En 1899 ĝi kunfandiĝis kun Vorarlberger freie Rundschau kaj alinomiĝis Vorarlberger Tagblatt kun subtitolo Deutschfreisinniges Organ für das Land Vorarlberg. La unua Tagblatt-numero estis de la 25.3.1899 sub la estrado de Karl Merschinsky kiu antaŭe estis publicinta Vorarlberger freie Rundschau. En la 8.11.1891 rekomencis ĉefi kaj en la 1.1.1907 oni adoptis denova la malnovan nomon dume la subtitolo germaniema kaj liberalismema restis.[1]

En la kolofono tiam legeblis pri eldonisteco kaj ĉefredaktoreco de Franz Honsig: la presadon kontinue prizorgis la posedanto Flatz.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Helmut W. Lang (eld.): Österreichische Retrospektive Bibliographie (ORBI). Volumo 2: Österreichische Zeitungen 1492–1945. Band 2: Helmut W. Lang, Ladislaus Lang, Wilma Buchinger: Bibliographie der österreichischen Zeitungen 1621–1945. A–M. Redaktite ĉe la Aŭstria Nacia Biblioteko, eldonejo K. G. Saur, Munkeno 2003, ISBN 3-598-23384-1, p. 159–160 (Bregenzer Tagblatt).
  • Helmut W. Lang (eld.): Österreichische Retrospektive Bibliographie (ORBI). Volumo 2: Österreichische Zeitungen 1492–1945. Band 3: Helmut W. Lang, Ladislaus Lang, Wilma Buchinger: Bibliographie der österreichischen Zeitungen 1621–1945. N–Z. Redaktite ĉe la Aŭstria Nacia Biblioteko, eldonejo K. G. Saur, Munkeno 2003, ISBN 3-598-23385-X, p. 375 (Vorarlberger Tagblatt).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Helmut W. Lang (Hrsg.): Österreichische Retrospektive Bibliographie (ORBI). Reihe 2, Band 3, 2003, S. 71.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]