Bretona lingvo
Bretona lingvo | ||
Brezhoneg | ||
natura lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
sudokcidenta britona lingvaro • britona lingvaro | ||
Parolata en | Bretonio (Francio) | |
Parolantoj | 206 000 | |
Denaskaj parolantoj | proksimume 200.000 | |
Skribo | latina alfabeto | |
Lingvistika klasifiko | ||
Hindeŭropa | ||
Oficiala statuso | ||
Reguligita de | Ofico Publika de la Bretona | |
Lingva statuso | 4 severe endanĝerigita | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | br | |
ISO 639-2 | bre | |
ISO 639-3 | bre | |
SIL | bre | |
Glottolog | bret1244 | |
Angla nomo | Breton | |
Franca nomo | breton | |
Vikipedio | ||
La bretona lingvo (ISO 639 : ISO 639-1 br, ISO 639-2 bre; propranome Brezhoneg) estas hindeŭropa lingvo, en la kelta familio de lingvoj, parenca de la kimra.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La bretona estas parolata en la okcidenta parto de la regiono Bretonio (nordokcidente de Francio) sed ĝi ne havas oficialan statuton. Tamen, oni konsideras ke pli-malpli 200,000 personoj uzas ĝin, aŭ almenaŭ kapablas kompreni ĝin. La lasta unulingva parolanto mortis en 2002. (estis la sinjorino Bourdonnay, kiu sciis saluti kaj diri kelkajn frazojn en la franca, sed ne pli)
La bretona uzas latinan alfabeton. Supersignitaj literoj estas ñ kaj ù. Krome c ne aperas kiel memstara litero sed ĉiam sub la formo ch aŭ c'h.
La bretona lingvo enhavas kvar dialektojn, respondantajn al la kvar malnovaj episkopujoj de okcidenta Bretonio :
- la dialekto Kerneveg parolata en Bro-Gerne (Kernevo, france Cornouaille) per 41 % de ĉiuj bretonlingvanoj (laŭ ciferoj de 2021),
- la dialekto Leoneg parolata en Bro-Leon (Lando de Leon, Léon en la franca) per 24,5 % de ĉiuj bretonlingvanoj,
- la dialekto Tregerieg parolata en Bro-Dreger (Tregoro) per 18 % de ĉiuj bretonlingvanoj
- la dialekto Gwenedeg parolata en Bro-Wened (Vannetais) ĉirkaŭ la urbo Vannes per nur 16 % de ĉiuj bretonlingvanoj.
La plej malnova trilingva vortaro estis la "Catholicon", vortaro bretona-franca-latina, eldonita en 1464.
Prononco kaj ortografio
[redakti | redakti fonton]La sekvaj reguloj de prononcado koncernas la plej uzatan ortografion (Peurunvan), kiu uzatas en la plej multaj publikaĵoj, de la duonoficiala lingvonormiga oficejo Ofis ar Brezhoneg, de la lokaj lernejoj kaj de la universitato de Rennes.
- a [a] kiel en Esperanto
- ao en plej multaj dialektoj [ɔ], malofte [aɔ]
- aou [ɔʊ], "oŭ" kiel ow en la angla vorto low
- b [b] kiel en Esperanto
- ch [ʃ], "ŝ"
- c’h [x, ɣ, h] komence kaj fine de vorto kiel "ĥ", inter vokaloj kiel "h",
- d [d] wkiel en Esperanto
- e [e] kiel en la germana e en Weg, aŭ kiel la franca "é"
- ae, ê [ɛ] kiel en la germana ä en Bären, aŭ kiel la franca "è"
- eu [œ] kiel en la germana ö en Mönch
- f [f] kiel en Esperanto
- g [g] "g" (neniam "ĵ")
- gn [ɲ] kiel la franca gn en Champagne
- h [h, Ø] kutime simple "h", malofte mute kiel en la franca
- i [i] kiel en Esperanto
- ilh [iʎ] proksimume kiel ij
- j [ʒ], do "ĵ"
- k [k] kiel en Esperanto
- l [l] kiel en Esperanto
- m [m] kiel m, antaŭa a aŭ o tamen estas nazaligita
- n [n] kiel n, antaŭa a aŭ o tamen estas nazaligita
- ñ mem ne prononcatas, sed nazaligigas la antaŭan vokalon
- o [ɔ, o] kiel en la germana
- ou [u] kiel u en Esperanto kiel en la germana vorto Mut (jen ekzemplo de longa vokalo), sed ankaŭ mallonge [u] kaj neniam [ʊ] kiel en la germana vorto rund, foje ankaŭ prononcata "ŭ"
- où [u, o, ow, œɥ] norme kiel u en Esperanto
- p [p] kiel en Esperanto
- r [r, ɾ, ʁ] kiel en Esperanto aŭ ekz. en la hispana, klare prononcate
- s [s, z] kiel en Esperanto
- sh [s, h] malofta variaĵo de „zh“, en la dialektoj Kerneveg, Leoneg kaj Tregerieg prononcata [s], nur en la dialekto Gwenedeg [h]
- t [t] kiel en Esperanto
- u [y] kiel en la germana ü en süß (jen ekzemplo de longa vokalo), sed ankaŭ mallonge [y] kaj neniam kiel en la germana vorto Müll
- v [v] kiel en Esperanto "v", fine de vortoj kiel en Esperanto u
- w [w], do "ŭ", kiel en la angla w
- y [j] kiel en Esperanto
- z [z] kiel en Esperanto, inter vokaloj en la plej multaj dialektoj muta
- zh [z, h] en la dialektoj Kerneveg, Leoneg kaj Tregerieg [z], nur en la dialekto Gwenedeg [h]
Fine de vorto la konsonantoj b, d, g, j, z, zh prononcatas "senvoĉe" kiel p, t, k, ŝ, s), krom se la sekva vorto komenciĝas per vokalo. Tiu intervorta similigo de konsonantoj estas esenca trajto de la bretona.
Ekzemplo: hi zo bras [i zo braːs] („ŝi estas granda“, „ŝi“ akcentita) kontraste al bras eo [braːz e] („li aŭ ŝi estas granda“, „granda“ akcentita)
Jen la sama vorto, „bras“, prononcatas unufoje kun "senvoĉa", alifoje kun "voĉa" fina konsonanto.
Specimeno
[redakti | redakti fonton]
|
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Bretonlingva literaturo
- Bretonoj
- Douze balles montées en breloque / Dek du kugloj breloke muntitaj
- Lingvistiko
- Listo de lingvoj
- Anna Muradova
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Ar Menga, Erwan 1978 : Deskomp Esperanteg, Hor Yezh, Douarnenez, 3 volumoj
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ la du specimenaj bretonaj frazoj el la deklaracio kaj tradukoj al 66 lingvoj en tatoeba.org
- ↑ Esperanto-traduko de la Deklaracio kaj ligo al tradukoj en ĉ. 300 lingvoj ĉe la UN-oficejo pri Homaj Rajtoj
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficejo de la Bretona Lingvo (bretone, france, angle)
- varba filmo pri projekto ekde 2012 plifortigi la bretonan en lokaj elementaj lernejoj (france)
- Kervarker : Portalo pri bretona lingvo (bretone, france, angle, hispane, germane)
- TTT-ejo pri la "Catholicon" (bretone, france, germane, angle, hispane, itale, nederlande, portugale) Arkivigite je 2004-12-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Skolius - Geriadur ar skoliataer : bretone-france Arkivigite je 2016-10-29 per la retarkivo Wayback Machine