Saltu al enhavo

Bretonio (franca regiono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu artikolo temas pri la franca regiono Bretonio. Pri la historia kaj kultura Bretonio, kies areo estas pli vasta, alklaku Bretonio


Bretonio

Detaloj

Detaloj
Administrado
Lando  Francio
Franca nomo Bretagne
Prefektejo Rennes
Departementoj Côtes-d'Armor (22)
Ille-et-Vilaine (35)
Morbihan (56)
Finistère (29)
Departementaj
prefektejoj
Saint-Brieuc
Rennes
Quimper
Vannes
Arondismentoj 15
Kantonoj 201
Komunumoj 1 270
Prezidanto Pierrick Massiot
Prefekto Patrick Strzoda
Geografio
Areo 27 208 km2
Loĝantaro
Loĝantaro 3 217 800 (2011)
Loĝdenso 118,3 loĝ./km2
Regionaj lingvoj Bretona
Galoa
Situo
Situo de Bretonio
vdr

Bretonio (franclingve Bretagne [bretanj'], bretonlingve Breizh [brejs], galolingve Bertaèyn [bertajn]) estas regiono en norda okcidenta parto de Francio, apud Atlantiko. ISO-kodo de la regiono estas FR-E.

La duoninsulo “Armoriko”, situanta nordokcidente de Francio, estas tipa regiono, kies civilizacio estas tre malnova. La megalitoj, vicoj de starantaj ŝtonoj, estis starigitaj ĉirkaŭ la jaro 2000 antaŭ Kristo. Unuafoje oni aŭdas pri la keltoj en Armoriko en 320 antaŭ Kristo. De ili oni longe konservis la religion de la druidoj kaj ĉiam ankoraŭ la ornamaĵon “triskell”.

Post la romana periodo (57 a. K. - 5a jarcento p. K.), la bretonoj, keltoj el la britaj Kornvalo kaj Kimrio, persekutataj de la saksoj, migris al Armoriko, kiu poste estis nomata Bretonio. Ĝi konsistas nun el du geografiaj partoj: mara (Arvor) kaj tera (Argoad).

En Arvor (aŭ Armor) estas 1200 km da marbordo, tre varia, kun altaj klifoj, rokoj, sed ankaŭ kun belegaj plaĝoj, multaj insuletoj. Sur la marbordo, ĉiam la klimato estas milda, tamen iufoje okazas ŝtormoj dum la alta tajdo. La tajdoj estas imponaj. Ekzemple dum la malalta tajdo oni kaptas konkojn, krabojn kaj similajn. La fiŝhavenoj estas multaj, precipe sude de Bretonio.

Argoad [argŭat] (aŭ Argoat), ankaŭ la interna parto de Bretonio, estas belega: arbaroj, kiel tiu de “Brocéliande” kun siaj legendoj aŭ tiu de “Le Huelgoat” kun belegaj rokoj, montetoj en dezertaj regionoj, kiel la “Menez-Hom”, verda kamparo kun belegaj vilaĝoj el granito, skulptitaj kalvarioj, tipaj preĝejoj aŭ kapeloj...

La kvar departementoj de la regiono Bretonio

Kiel administra regiono, Bretonio konsistas el kvar departementoj:

  1. Côtes-d'Armor (bretonlingve Aodoù-an-Arvor)
  2. Finistère (Penn-ar-Bed)
  3. Ille-et-Vilaine (Il-ha-Gwilen)
  4. Morbihan (Mor-Bihan)

Historie, la departemento Loire-Atlantique estis ankaŭ en Bretonio.

Statistikaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Areo: 27,209 km²
  • Loĝantaro: 3 081 000 (2006).
  • Denseco: 113 loĝ/km²
  • Monta kulmino: Roc'h Ruz: 385 m. (Finistère / Penn-ar-Bed)
  • Rennes (bretonlingve Roazhon ; galolingve Resnn): 364 687 loĝantoj. Prefektejo.
  • Brest (bretonlingve Brest): 210 055 loĝantoj. Grava haveno.
  • Lorient (bretonlingve An Oriant): 116 174.
  • Saint-Brieuc (bretonlingve Sant-Brieg): 85 849
  • Quimper (bretonlingve Kemper): 77 256
  • Vannes (bretonlingve Gwened): 60 062
  • Saint-Malo (bretonlingve Sant-Maloù): 50 675

La estro de la Regiona Konsilio de Bretonio estas Jean-Yves Le Drian, membro de la Socialista Partio, ek 2004.

Transportoj

[redakti | redakti fonton]

En la kvar departementoj de Bretonio, la voja reto ne entenas aŭtovojon, nur kvarvojaj ŝoseoj kies maksimuma permesita rapideco estas je 110 km/h (dum en francaj aŭtovojo eblas veturi je 130 km/h). Laŭ la komuna rakonto, tio estis decidita okaze de la uniiĝo de Bretonio kaj Francio: Ana de Bretonio laŭrakonte postulis ke la trafikado restu senpaga en sian provincon. Fakte, ŝajnas ke la senpageco estis decidita far Charles de Gaulle kiu intencis kompensi per senpageco la enklavigita kaj fora situo de la regiono.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.