Care International
Care International | |||||
---|---|---|---|---|---|
neprofitcela organizaĵo negoco | |||||
Komenco | 1945 vd | ||||
Geografia situo | CH1903: 497581 / 118938 (mapo)46.21407946.1114114Koordinatoj: 46° 12′ 51″ N, 6° 6′ 41″ O; CH1903: 497581 / 118938 (mapo) | ||||
Lando(j) | Usono • Svislando • Kanado vd | ||||
Sidejo | Ĝenevo | ||||
Situo | Atlanta | ||||
| |||||
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Sofía Sprechmann Sineiro (en) vd | ||||
Filioj | CARE Deutschland (en) CARE United States (en) vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | organizaĵo laŭ 501(c)(3) | ||||
CARE (akronimo de la angla Cooperative for Assistance and Relief Everywhere) estas internacia helporganizo, kiu ne estas aligita al iu ajn politika partio, religia grupo aŭ ideologio. Ĝi batalas por la rajtoj de virinoj kaj por ke ĉiuj vivu dignan vivon. La baza principo de CARE estas, ke virinoj, kiuj ricevas helpon kaj ŝancojn, trovas sian propran eliron el malriĉeco, kreas pli bonan vivon por si mem kaj sian familion kaj defias potencrilatojn kaj tradiciojn kiuj subpremas kaj detruas.
La ĉefaj laborkampoj de CARE estas virinoj kaj mikrofinanco, virinaj rajtoj, patrina morteco, perforto kontraŭ virinoj kaj krizhelpo.
Estas entute dek du naciaj CARE-organizoj, kiuj kune konsistigas CARE International, kies sidejo de la sekretariato estas Ĝenevo. Tiuj dek du organizaĵoj financas krizhelpon kaj longperspektivan evolulaboron en proksimume 70 landoj tutmonde. En 2007, CARE atingis pli ol 55 milionojn da homoj [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]CARE estis establita en 1945 fare de 22 nordamerikaj organizaĵoj kiuj volis helpi Eŭropon post la Dua Mondmilito. Multaj estis enmigrintaj organizaĵoj, kies membroj volis helpi siajn hejmlandojn [2].
La origina nomo de la organizaĵo estis Cooperative for American Remittances to Europe, mallongigita CARE.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Annual Report 2013. Arkivita el la originalo je February 19, 2015.
- ↑ CARE's History. Care International. Alirita April 2, 2019 .