Chiesanuova (San-Marino)
Acquaviva | |||
---|---|---|---|
Municipoj de San-Marino vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | San-Marino | ||
Poŝtkodo | SM-47894 | ||
Telefonkodo | el Italio kaj Vatikano: 0549, el aliaj landoj: +378 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 029 | ||
Loĝdenso | 188 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 43°54′N 12°25′O / 43.9°N, 12.417°O (mapo) Koordinatoj: 43°54′N 12°25′O / 43.9°N, 12.417°O (mapo) | ||
Alto | 450 m | ||
Areo | 5,46 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Chiesanuova (San Marino) [+] | |||
Chiesanuova [kjezanŭova] estas municipo ("kastelo") de San-Marino. Ĝi havas areon de 5,46 km² kaj, laŭ takso de 2006, 1029 loĝantojn. Situante sud-okcidente en la lando ĝi limas al la municipoj Fiorentino kaj urbo San-Marino kaj kun la italaj municipoj Sassofeltrio kaj San Leo (provinco Pesaro e Urbino).
La municipo en 1320 libervole aliĝis al la respubliko. Ĝia nomo ĝis la 16-a jarcento estis Busignano, laŭ bienposedanto Bucinius en la romia tempo. Okaze de novkonstruo de preĝejo, S. Giovanni Battista in Curte, ĝi alprenis la nunan nomon, kiu signifas "nova preĝejo". Uzatas ankaŭ la nomo Penna Rossa (ruĝa plumo, laŭ la ruĝa plumo en la blazono). S. S. Pennarossa estas ankaŭ la nomo de la loka futbala klubo.
Plej alta loko en la municipo estas monteto Lo Zoro (512 m).
La landlimo
[redakti | redakti fonton]Chiesanuova havas duflanke landlimon al Italio, okcidente al la regiono Emilio-Romanjo kaj sude al Markio. La 19-an de junio 2002 la bosnia artisto Sejla Kamerić, interkonsente kun la aŭtoritatoj de la du landoj San-Marino kaj Italio, fermis por duona horo landliman transirejon inter la san-marina loko Confine kaj la itala komunumo San Leo por konsciigi pri la tiama situacio de Bosnio kaj Hercegovino kaj de Sarajevo post la Bosnia Milito[1].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]
|