Colonia del Sacramento
Colonia | |
portugale Colónia do Sacramento | |
urbo | |
La lumturo de Colonia del Sacramento konstruita en 1857 ĉe la ruinoj de la Monaĥejo de San Francisco Javier.
| |
|
|
Oficiala nomo: Colonia del Sacramento | |
Ŝtato | Urugvajo |
---|---|
Departemento | Departemento Colonia |
Rivero | Plata-Rivero |
Situo | Colonia |
- alteco | 27 m s. m. |
- koordinatoj | 34° 28′ 5″ S 57° 50′ 27″ U / 34.46806 °S, 57.84083 °U (mapo) |
Areo | 525,54 km² (52 554 ha) |
Loĝantaro | 25 762 (2011) |
Denseco | 49,02 loĝ./km² |
Fondita | 1680 |
- fondinto | Manuel Lobo |
Horzono | UTC (UTC-3) |
Poŝtkodo | |
Situo enkadre de Urugvajo
| |
Situo enkadre de Sud-Ameriko
| |
Vikimedia Komunejo: Colonia del Sacramento | |
Retpaĝo: www | |
Colonia del Sacramento, konata surloke kiel simple Colonia [koLOnja] (Kolonio), estas la ĉefurbo de la departemento Kolonio, en la sudokcidento de Urugvajo. Ĝi situas ĉe la norda — maldekstra — bordo de la Rivero Plata, je 177 kilometroj de Montevideo kaj je nur 50 kilometroj de la marbordoj de Bonaero.
Colonia troviĝas ĉe la kabo kiun formas la pintoj San Pedro kaj Santa Rita. Ties historia kvartalo estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko en 1995 ĉar tie sukcese miksiĝas stiloj portugala, hispana kaj postkolonia. Tiu antikva kerno enhavas 12 hektarojn de la okcidenta pinto de la urbo. La plano estas de portugala deveno kaj kontrastas kun la normo kiun preskribis la hispana leĝaro de Okcidentaj Indioj. Oni memoru, ke Urugvajo iel apartenis en la komenco al la portugala kolonio de Brazilo (fino de 1670-aj jaroj kun diversaj povoŝanĝoj ĝis la 2a de decembro de 1828, kiam la urbo restis definitive ene de la ĵus kreita Urugvajo). Ĝi karakteriziĝas per siaj mallarĝaj stratoj kun ŝtona pavimo, kiuj markas ĝian militan tradicion.
Pro sia proksimeco al la urbo Bonaero, Colonia del Sacramento havas fortan ligon kun tiu. Multas la veturantoj kiuj alvenas kaj eliras tiucele kaj ankaŭ la loĝantoj de Bonaero kiuj havas posedaĵojn en ĝi.
Colonia kaj Esperanto
[redakti | redakti fonton]La 47-a ILEI-Konferenco 2014 okazis en Julio 2014 en Montevideo, Urugvajo. Fine de ĝi 45 konferencanoj veturis per buso al Colonia, vizitis la urbeton, kaj poste iris per ŝipo al Buenos Aires, Argentino, por partopreni Universalan Kongreson. Dum la UK tuttaga ekskurso gvidis la partoprenantojn al Colonia.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Fernando O. Assunção; Antonio Cravotto (1996). Colonia del Sacramento, patrimonio mundial. UNESCO, Montevideo. (con prefacio de Federico Mayor Zaragoza e introducción de Marta Canessa).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Municipa retejo de Colonia Arkivigite je 2010-01-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Retejo pri Colonia de la Red Académica Uruguaya (RAU) Arkivigite je 2007-03-20 per la retarkivo Wayback Machine