Diskuto:Filmo 35mm
Etoso
Mi volas mencii ke estas kelkaj aferoj korektindaj en la bildo: Ne tro gravas, sed estu po 4 truoj por ĉiu bildo. La SDDS informo (ĉe la flankoj) estu blua. Dolby Digital aperas nur ĉe la sona flanko, ne ĉe ambaŭ flankoj. Kaj Dolby Digital aspektas griza (eble pro la malgrandeco de la punktoj, kiuj estas pli malgrandaj ol kiel desegnite).
Ni menciu magnetan son-enkodigon, ĉu ne?
Ligoj:
- http://www.sdds.com/
- http://www.dtstech.com/
- http://www.dolby.com/
- Dankegon, Jacob! Mi faros la korektojn al la bildo baldaŭ. Mi ne menciis magnetan sonenkodigon en ĉi tiu artikolo ĉar ĝi ĝenerale ne aperas je moderna porprojekcia filmo 35mm; sed certe estas la porredaktada "mag film" kaj pli malnovaj projekciformatoj menciindaj. --Brion VIBBER
- La filma klubo ĉe mia universitato havis ekzempleron de Blues Brothers kun magneta sono, sed kelkaj jaroj antaŭ mi venis, oni forigis la aparatojn por aŭdigi ĝin. --Jacob SCHWARTZ
Komencu diskuton pri Filmo 35mm
Diskutpaĝoj estas kie homoj diskutas kiel fari enhavon en Vikipedio tiel bona kiel ĝi povas esti. Vi povas uzi ĉi tiun paĝon por komenci diskuton kun aliaj pri kiel plibonigi Filmo 35mm.