El Vikipedio, la libera enciklopedio
La distrikto Biberach situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio . Ĝia administra sidejo estas la urbo Biberach . La distrikto estas parto de la distriktaro Tübingen kaj de la regiona ligo Danubo-Iller , kiu kovras teritorion kaj de Baden-Virtembergo kaj de Bavario .
La distrikto havas areon de 1 410 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 206 513 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Reutlingen kaj Alb-Donau norde, Neu-Ulm kaj Unterallgäu (Suba Algovio ) - ambaŭ en la apuda federacia lando Bavario - kaj aldone al la eksterdistrikta urbo Memmingen oriente, Ravensburg sude kaj Sigmaringen sudokcidente kaj okcidente.
La distrikto situas en la historia regiono Supra Ŝvabio . La plej okcidenta parto atingas la mezaltan montaron Schwäbische Alb . La rivero Iller estas la natura limo al Bavario oriente.