Egyek
Egyek | |||||
---|---|---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 4069 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 4 827 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 46 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 38′ N, 20° 53′ O (mapo)47.63166666666720.888888888889Koordinatoj: 47° 38′ N, 20° 53′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 104,79 km² (10 479 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Egyek [+] | |||||
Ne miskomprenu kun la komunumoj Etyek kaj Egyed!
Egyek [edjek] estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en Distrikto Balmazújváros.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 105 km²
- Loĝantaro: 5500
- Poŝtkodo: 4069
- Telefonprefikso: 52
Geografio
[redakti | redakti fonton]La grandvilaĝo situas sur ebenaĵo, ĉe maldekstra flanko de Tiso (pramo estas al la kontraŭa Tiszadorogma), laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Füzesabony-Debrecen, Tiszafüred estas proksime.
Historio
[redakti | redakti fonton]La komunumo estis menciita unuafoje en 1332, sed ŝajnas, ke la pli fruan setlejon la tataroj senhomigis en 1241. Dum la turkoj la vilaĝo restis viva. En 1790 baroka katolika Preĝejo Sankta Jozefo (Egyek) konstruiĝis. La Tiso estis kanaligita en la 19-a jarcento, la pli nova riverobranĉo estas iomete for de la grandvilaĝo, restis malnova branĉo, kiun oni nomas morta Tiso. En 1919 la rumanoj okupis la regionon ĝis la Tiso. Oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj en 1945. Ekde 1970 Egyek estas grandvilaĝo.
Ne menciitaj vidindaĵoj estas kalvario kune kun kapelo. Apud la komunumo fiŝlagoj troviĝas.
En ekstera parto Egyek-Telekháza migra poŝto servas.