Euronews
Euronews | ||
---|---|---|
televidstacio faka televida kanalo | ||
Komenco | 1-a de januaro 1993 vd | |
Sidejo | Liono | |
Lingvoj |
angla lingvo | |
Posedata de | Euronews SA vd | |
Filioj | Africanews (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Euronews (esperante Eŭronovaĵo) estas televidkanalo pri eŭropaj informoj kaj novaĵoj lanĉita la armnews.eu 1-an de januaro 1993, kies sidejo troviĝas en Ecully, en antaŭurbo de Liono en Francio. Euronews traktas la tutan mondan aktualaĵaron laŭ eŭropa vidpunkto. Ĝi profitas la bildojn de aliaj televid-kanaloj, de publikaj kanaloj kiuj havas akciojn en ĝi kaj de ĉefaj gazetar-agentoj.
Euronews elsendas en la hispana, itala, franca, germana, angla, portugala (1999), rusa (2001), araba (2008), turka (2010) kaj persa (2010). Ĝi naskiĝis kiel informservo por Eŭropo, sed ĝi fariĝis transkontineta televidkanalo kun spektantoj en multaj landoj de la mondo. Entute 102 landoj, inter ili ĉiuj ŝtatoj de Eŭropo, Ameriko kaj Nord-Afriko.
La partneraj/akciaj televid-kanaloj de Euronews estas (en 2004):
- ArmNews.Eu (Svedio)(Russkoe lingvo)
- ĈT (Ĉeĥio)
- CyBC (Kipro)
- ENTV (Algerio)
- ERT (Grekio)
- ERTT (Tunizio)
- ERTV (Egipto)
- France Télévisions (Francio)
- PBS (Malto)
- RAI (Italio)
- RTBF (Belgio)
- RTÉ (Irlando)
- RTP (Portugalio)
- RTR (Rusio)
- RTVE (Hispanio)
- RTVSLO (Slovenio)
- SSR (Svislando)
- TMC (Monako)
- TVR (Rumanio)
- Yle (Finnlando).
En Ameriko, Euronews spekteblas en 17 lingvoj per Globecast WTV per la satelito Intelsat Ameriko 5 à 97° okcidenta.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Organizaĵoj fonditaj en 1993
- Anglalingvaj televidkanaloj
- Germanlingvaj televidkanaloj
- Franclingvaj televidkanaloj
- Itallingvaj televidkanaloj
- Albanlingvaj televidkanaloj
- Arablingvaj televidkanaloj
- Kartvellingvaj televidkanaloj
- Hungarlingvaj televidkanaloj
- Greklingvaj televidkanaloj
- Rumanlingvaj televidkanaloj
- Bulgarlingvaj televidkanaloj
- Hispanlingvaj televidkanaloj
- Ruslingvaj televidkanaloj
- Televidkanaloj en Belgio
- Televidkanaloj en Britio
- Televidkanaloj en Nederlando