Fejér (historia departemento)
Fejér (reĝa departemento) (fejEr) estis departemento en centra parto de la Hungara Reĝlando.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la censo de 1880
- 177.685 (85,0%) hungaroj
- 24.429 (11,7%) germanoj
- 3.812 (1,8%) slovakoj
- 2.718 (1,3%) serbokroatoj
- 411 (0,2%) ceteraj.
Laŭ la censo de 1910
- 218.822 (87,3%) hungaroj
- 24.265 (9,7%) germanoj
- 4.359 (1,7%) slovakoj
- 333 (0,1%) kroatoj
- 814 (0,3%) serboj
- 2.077 (0,8%) ceteraj.
En 1891 estis 222.445 da loĝantoj:
Administracio
[redakti | redakti fonton]Estis 5 distriktoj (la distrikto kaj distriktejo estis la samaj):
- Adony
- Mór samtempe konsilantrajta urbo
- Sárbogárd
- Székesfehérvár, ankaŭ departementejo kaj konsilantrajta urbo
- Vál
La departemento estas laŭ rivero Danubo. Grandparte estis ebenaĵo, eĉ marĉa regiono, norde estas monto Vértes (vErteŝ), meze estas lago Velence. En 895 la alvenintaj hungaroj trovis la lokon tre konvena pro ebenaĵo, paŝtejo, rivero. En la mezepoko setlis kumanoj. Dum la longa turka erao ĝi preskaŭ senhomiĝis, dume alvenis laŭ Danubo serboj. En 1848 en Pákozd okazis la unua batalo de la liberecbatalo. En 1945 okazis grandaj bataloj, la fronto longe tenis sin spite la bombardojn. En la departementejon la germanoj reokuois kaj tenis dum 1 monato. Post 1945 grekaj rifuĝintoj fondis vilaĝon Beloiannisz.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Censo de Hungario en 1880 (hungare)
- Censo de la Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1910 (hungare, angle kaj germane) Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine
|