Fina solvo de juda demando
La "fina solvo de la juda problemo" (germane Endlösung der Judenfrage) mallonge "fina solvo" (Endlösung) iĝis jam esprimo por naziaj planoj pri planita amasmurdo kaj forpelo de judoj inter 1941 ĝis 1945 en Germanio kaj en la teritorioj okupitaj fare de la germanoj: la nocio estis la eŭfemisma esprimo de holokaŭsto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La nocio en la nuna senco aperis unuafoje ĉe Hermann Göring, en letero al Reinhard Heydrich, la 31-an de julio 1941. Post atako de Germanio al Pollando la 1-an de septembro 1939 (Fall Weiss), kaj poste la 22-an de junio 1941 al Sovetunio (Operaco Barbaroso) sub la germana okupado ektroviĝis multe da personoj juddevenaj. Decidojn pri la teknikaj detaloj estis priparolitaj dum la Wannsee-konferenco, la 20-an de januaro 1942. Kunvenis en la konferenco 15 altrangaj funkciuloj de Nazia Germanio en vilao borde de la lago Großer Wannsee en la sudokcidento de Berlino, por detale organizi la Holokaŭston, do la amasmurdon de la eŭropaj judoj kaj certigi pri tio la kunlaboron de ĉiuj naziaj instancoj. Gvidanto de la konferenco estis la Schutzstaffel-"ĉefgrupgvidanto" Reinhard Heydrich.
La finan solvon oni realigis antaŭ ĉio pere de speciale establitaj ekstermejoj, komencante de la masakro en Kamjanec-Podilskij, kie dum du tagoj aŭguste 1941 oni murdis 23 600 judojn. En la dua mondmilito germanaj nazioj kaj iliaj kunlaborantoj murdis 5-6 milionojn de eŭropaj judoj.
Precipa celo de la konferenco kontraŭe al vaste disvastiĝinta opinio ne estis decidi la Holokaŭston - tiu decido per la amasmurdoj de judoj en la nazie okupitaj ŝtatoj de orienta Eŭropo dum la jaro 1941 fakte jam ekzistis ekde pluraj monatoj - sed fundamente organizi kaj kunordigi la deportadon de la tuta juda loĝantaro de Eŭropo por amasmurdado al murdejoj en Orienta Eŭropo. La partoprenantoj decidis pri la temposkemo por la pluaj amasmortigadoj.
Reinhard Heidrich kaj lia oficejo la 31-an de julio 1941 ricevis la ordonon kunordigi la "finan solvon de la juda demando". Sekve la nazio decembre de 1941 invitis al la strikte sekreta konferenco. Partoprenis ok gvidantoj de diversaj ministerioj kaj ses policaj gvidantoj de la ŝtata polico, la nazia sekreta polico Gestapo kaj la nazia organizaĵo Schutzstaffel (SS). Protokolanto estis la SS-gvidanto Adolf Eichmann, la respondeculo por "judaj aferoj" en la oficejo de Heydrich.
La nomo "Wannsee-konferenco" kreiĝis nur post la Dua Mondmilito. La vilao ĉe la berlina lago, konstruita dum la jaroj 1914 kaj 1915, post la milito iĝis memorejo pri la Holokaŭsto.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Ekstermejoj: Auschwitz (Aŭŝvico), ekstermejo Bełżec, ekstermejo Chełmno, Sobibor (koncentrejo), Treblinka (koncentrejo), Majdanek, Koncentrejo Dachau, Adolf Eichmann, Reinhard Heydrich
- Pogromo, Madagaskar-plano, Porajmos, Babij Jar, Einsatzgruppen, Operaco Reinhardt, Sonderkommando, masakro de Kamjanec-Podilskij, Masakro de Piaśnica
- Theodor Herzl
- Plano Madagaskaro
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Raul Hilberg, The Destruction of the European Jews, Quadrangle Books, Ĉikago 1961
- Yitzhak Arad, (1987). Belzec, Sobibor, Treblinka. The Operation Reinhard Death Camps Indiana University Press, Bloomington 1987, ISBN 0-253-21305-3.
- Naomi Baumslag, Murderous Medicine. Nazi Doctors, Human Experimentation, and Typhus, Praeger Publishers, 2005 ISBN 0-275-98312-9.
- Richard Breitman, The Architect of Genocide: Himmler and The Final Solution, Alfred A. Knopf, Nov-Jorko 1991 ISBN 0-394-56841-9.