Forumo Junulara Eŭropa
Forumo Junulara Eŭropa | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia organizaĵo interesogrupo | |||||
Komenco | 1996 vd | ||||
Antaŭe | Q21082728 • Q11923407 • Q21055588 vd | ||||
Sidejo | Bruselo | ||||
Adreso | Rue de l’Industrie, 10 | ||||
Agareo |
youth policy | ||||
Lingvoj | |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | international non-profit association | ||||
La Forumo Junulara Eŭropa, mallongita kiel FoJE, (france Forum européen de la jeunesse, FEJ, angle European Youth Forum, EYF, germane Europäisches Jugendforum, EJF) estas internacia neregistara organizo, en kiu membras naciaj junularaj konsilioj kaj internaciaj neregistaraj junularaj organizoj en Eŭropo. Ĝi celas reprezenti la asociojn kaj junularon ĝenerale al Eŭropaj kaj internaciaj institutoj kiel la Eŭropa Unio, Konsilio de Eŭropo kaj Unuiĝintaj Nacioj. En januaro 2023, Forumo Junulara Eŭropa kunigas 105 organizojn, inter ili 44 naciajn junularajn konsilojn kaj 61 neregistarajn organizaĵojn. Ankaŭ TEJO estas membro de FoJE kiel neregistara organizaĵo.[1] Krome laŭ la nuna stato unu landa sekcio de TEJO, Pola Esperanto-Junularo, sukcesas esti plena membro[2] de sia landa konsilio de junularaj organizaĵoj[3] - plia landa sekcio, Germana Esperanto-Junularo, havis kompareblan statuson ekde komence de la 1990-aj ĝis meze de la 2010-aj jaroj,[4] sed perdis ĝin pro tio ke la ĉiukaze altaj postuloj pri grandeco de la membroasocioj estis ankoraŭ plialtigitaj, kaj la aktivuloj de GEJ ne plu sukcesis plenumi la postulojn konatajn al ĉiuj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Kreiĝinte en 1996, FoJE estas la kunigado de tri antaŭaj organizoj (angle nomitaj Council of European National Youth Committees (CENYC), Youth Forum of the European Communities (YFEU) kaj European Co-ordination Bureau of International Youth Organisations (ECB) ), kiuj laboris por la rajtoj de junuloj ekde la 1960-aj jaroj (CENYC kaj ECB) aŭ ekde la fino de la 1970-aj jaroj (YFEU).
Laboro kaj celoj
[redakti | redakti fonton]FoJE celas esti la voĉo de la junularo en Eŭropo. Junuloj estas egalaj civitatanoj kiujn FoJE subtenas por ke ili plenumu siajn rolojn kiel mondaj civitatanoj kaj plibonigu siajn proprajn vivojn. FoJE estas sendependa kaj demokrata komunumo, organizata kaj dirigestrata de junuloj. Ĝi reprezentas la naciajn junularajn konsilojn kaj la sendependajn junularajn organizojn kiuj membriĝas en ĝi, kaj batalas por iliaj interesoj kaj bezonoj kaj la interesoj kaj bezonoj de la junularo mem.
La celoj de FoJE estas:
- Pligrandigi la partoprenon de la junularo kaj la junularaj organizoj en la socio kaj en la decidado.
- Influi la politikajn problemojn kiuj trafas la junulojn kaj la junularajn organizojn, reprezentante ilin oficiale ĉe internaciaj organizoj : EU, la Konsilio de Eŭropo kaj Unuiĝintaj Nacioj.
- Prihelpi la laboron de la junularo en la naciaj kaj internacia nivelo, ĉefe helpante ilin por ricevi taŭgajn subvenciojn
- Prihelpi la interŝanĝon de ideoj kaj spertoj, la reciprokan interkomprenon, kaj egalajn rajtojn kaj ŝancojn inter la junuloj de Eŭropo.
- Subteni la interkulturan komprenon, la demokration, la respekton, la diversecon, la homajn rajtojn, la aktivan civitatanecon kaj la solidarecon.
- Kunlabori por la pligrandigado de la junulara laboro en aliaj regionoj de la mondo.
Membroj
[redakti | redakti fonton]Naciaj junularaj konsilioj
[redakti | redakti fonton]Internaciaj junularaj neregistaraj organizoj
[redakti | redakti fonton]Nomo | Mallongigo | Stato |
---|---|---|
Association des Etats Généraux des Etudiants de l'Europe: AEGEE | AEGEE | Plenrajta |
Alliance of European Voluntary Service Organisations (rete) | ALLIANCE | Plenrajta |
International ATD Fourth World Movement (rete) | ATD-Quart Monde | Plenrajta |
Board of European Students of Technology (rete) | BEST | Observantoj |
Democrat Youth Community of Europe (rete Arkivigite je 2023-02-05 per la retarkivo Wayback Machine) | DEMYC | Plenrajta |
European Bureau of Conscientious Objection - Eŭropa oficejo de militrifuzo (rete) | EBCO/BEOC | Plenrajta |
Young European Socialists - junularo de la Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj (rete) | ECOSY | Plenrajta |
European Confederation of Youth Clubs (rete) | ECYC | Plenrajta |
European Democrat Students - studentoj en la Eŭropa Popola Partio (rete) | EDS | Plenrajta |
European Educational Exchanges – Youth for Understanding (rete) | EEE-YFU | Plenrajta |
European Federation for Intercultural Learning (rete) | EFIL | Plenrajta |
Erasmus Student Network - studenta reto de la programo Erasmo (rete) | ESN | Plenrajta |
Eŭropa Unuiĝo de Surda Junularo | EUDY | Kandidata |
ACTIVE - Sobriety, Friendship and Peace (rete) | ACTIVE | Plenrajta |
European Students' Union - ligo de eŭropaj studentaj sindikatoj (rete) | ESU/ESIB | Plenrajta |
European Trade Union Confederation Youth - junularoj de la Eŭropa Konfederacio de Sindikatoj (rete) | ETUC Youth | Plenrajta |
European Federation of Youth Hostel Associations (rete) | EUFED | Plenrajta |
European Union of Jewish Students (rete) | EUJS/UEEJ | Plenrajta |
Ecumenical Youth Council in Europe (rete) | EYCE | Plenrajta |
International Federation of Catholic Parochial Youth Movements (rete Arkivigite je 2023-02-10 per la retarkivo Wayback Machine) | FIMCAP | Plenrajta |
Federation of Young European Greens - Federacio de Junaj Eŭropaj Verduloj | FYEG | Plenrajta |
International Federation of Liberal Youth - junularo de la Liberala Internacio (rete) | IFLRY | Plenrajta |
International Falcon Movement - Socialist Education International (rete) | IFM-SEI | Plenrajta |
International Federation of Medical Students' Associations (rete) | IFMSA | Plenrajta |
International Lesbian, Gay, Bisexual, Transgender and Queer Youth and Student Organisation (rete) | IGLYO | Plenrajta |
International Union of Socialist Youth - junularo de la Socialista Internacio (rete) | IUSY | Plenrajta |
International Young Nature Friends (rete) | IYNF | Plenrajta |
International Young Catholic Students (rete) | JECI-MIEC | Plenrajta |
Young European Federalists - junularo de la Unio de Eŭropaj Federalistoj (rete) | JEF | Plenrajta |
European Liberal Youth - junularo de la Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio (rete) | LYMEC | Plenrajta |
International Movement of Catholic Agricultural and Rural Youth (rete Arkivigite je 2023-01-29 per la retarkivo Wayback Machine) | MIJARC-Europe | Plenrajta |
Organising Bureau of European School Student Unions (rete) | OBESSU | Plenrajta |
Rural Youth Europe (rete) | RYEurope | Plenrajta |
Internacia Civila Servo | SCI | Plenrajta |
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo | TEJO | Plenrajta |
World Association of Girl Guides and Girl Scouts (rete) | WAGGGS | Plenrajta |
World Organisation of the Scout Movement (eŭropa oficejo, rete) | WOSM | Plenrajta |
Youth Action for Peace (?) | YAP | Plenrajta (paŭzigita) |
Youth and Environment Europe (rete) | YEE | Plenrajta |
Youth of the European People's Party - junularo de la Eŭropa Popola Partio (rete) | YEPP | Plenrajta |
Youth for Exchange and Understanding (rete) | YEU | Plenrajta |
European Alliance of YMCAs - eŭropa alianco de Kristanaj Asocioj de Junaj Viroj (tutmonda retejo) | YMCA | Plenrajta |
Young Women's Christian Association - Kristana Asocio de Junaj Virinoj | YWCA | Plenrajta |
Youth of European Nationalities (rete) | YEN | Plenrajta |
European Council of Young Farmers (rete) | CEJA | Observantoj |
European Confederation of Independent Trade Unions (rete) | CESI-Youth | Observantoj |
Don Bosco Youth Net - junulara reto Don Bosco (rete) | Don Bosco | Observantoj |
European Free Alliance Youth - junularo de la Eŭropa Libera Alianco (rete) | EFAY | Observantoj |
European Non-Governamental Sports Organisation Youth Committee (rete) | ENGSO Youth | Observantoj |
European Youth Press (rete) | EYP | Observantoj |
International Federation of Training Centres for the Promotion of Progressive Education (rete) | FICEMEA | Observantoj |
International Coordination of Young Christian Workers (rete) | ICYCW/CIJOC | Observantoj |
Jeunesses Musicales International - interesogrupo por junaj muzikistoj/ĥoroj/orkestroj (rete) | JMI | Observantoj |
Pax Christi Internacia | Pax Christi | Observantoj |
Red Cross Youth - junularo de la Internacia Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento | RCY | Observantoj |
Youth Express Network (rete) | Y-E-N | Observantoj |
Children's International Summer Villages (rete) | CISV | Kandidato |
International Federation of Hard of Hearing Young People (rete) | IFHOHYP | Observantoj |
Young Entrepreneurs Organisation of the European Union (rete) | JUENE | Observantoj |
International Debate Education Association (rete) | IDEA NL | Observantoj |
The Duke of Edinburgh's International Award Foundation (rete) | The Award | Observantoj |
Freedom, Legality and Rights in Europe (?) | FLARE | Kandidateco paŭzita |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (angle kaj france)
- "vizitkarto" de TEJO en la oficiala retejo Arkivigite je 2023-02-08 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- artikolo "TEJO-ano estros ĉe Forumo Junulara Eŭropa" en Libera Folio de novembro 2020 (esperante)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ listigo de TEJO en la oficiala retejo Arkivigite je 2023-02-08 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ listo de la membroj de la pola nacia konsilio laŭ stato de februaro 2023 (pole)
- ↑ mempriskribo de la pola nacia konsilio en Esperanto (arkivigite je stato de aprilo 2018) (esperante)
- ↑ Jarlibro 2013 de la germana nacia konsilio: GEJ listiĝas sur paĝo 159 per prezento, sur paĝo 155 per la centra oficeja adreso kaj sur paĝo 53 per la reprezentanto en la konsilio DBJR (germane)