Frontignan
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Frontignan (stacidomo). |
Frontignan · · | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Regiono | Okcitanio | ||||
Eksa regiono | Langvedoko-Rusiljono | ||||
Departemento | Hérault | ||||
Arondismento | Montpeliero | ||||
Kantono | Frontignan / Frontinhan | ||||
| |||||
INSEE kodo | 34108 [+] | ||||
Poŝtkodo | 34110 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 23 808 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 751 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 43° 27′ N, 3° 45′ O (mapo)43.4472222222223.7555555555556Koordinatoj: 43° 27′ N, 3° 45′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 2 m [+] | ||||
Areo | 31,72 km² (3 172 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Frontignan [+] | |||||
Frontignan (jen france, okcitane Frontinhan) estas urbo kaj komunumo en suda Francio. Ĝi situas en la departemento Hérault, en la nuna administra regiono Okcitanio (france Occitanie [ɔksitaˈni], okcitane Occitània [utsiˈtanjɔ], katalune Occitània [uksiˈtanjə]) kaj en la historia regiono Langvedoko-Rusiljono (okcitane Lengadòc-Rosselhon). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 23 808 loĝantoj sur areo de 31,72 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 751 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Montpeliero kaj al la kantono Frontignan / Frontinhan. Ekde la 1-a de januaro 2003 ĝi apartenis al la komunumaro Bassin de Thau, ekde la 1-a de januaro 2017 apartenas al iom pli vasta komunumaro Sète Agglopôle Méditerranée.
La teritorio havas komunan limon kun Sète, Vic-la-Gardiole, Balaruc-les-Bains, Balaruc-le-Vieux, Gigean kaj Villeneuve-lès-Maguelone.
La nomo de la urbo devenas de la romia konsulo Sextus Julius Frontinus, france nomata "Frontin", kiu posedis bienon ĉi tie.
Tutmonde konata estas speciala vino muscat (muskatelo). La legendo rakontas, ke Herkulo donis la specialan formon al la botelo, kiam li volis elpremi la lastan guton. La loĝantoj france nomiĝas frontignanais, sed en la loka folkloro ili estas nomitaj frontipèche, kio rilatas al la pasinteco de multaj loĝantoj. Kromnomo estas les ventres bleus (la bluventruloj).
En la centro de Frontignan estas movebla ponto por la strata trafiko. Ĝi leviĝas nur dum certaj horoj kaj blokas la trafikon sur la Canal du Rhône à Sète, ĉefe turismaj boatoj. La tempo de la deviga atento estas kutime uzata por aĉeti la faman vinon en la proksima vendejo de la kooperativo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika preĝejo Église de la Conversion de Saint-Paul (12-a jarcento)
- Muzeo en la Chapelle des Pénitents Blancs (kun muzeo)
- La konstruaĵo estas el la 17-a jarcento. Estas prezentaĵoj pri la laboro en la vinberejo kaj la produktado de vino, pri submara arkeologio, pri la regiono kaj pentraĵoj de lokaj artistoj.
- Le Pont de la Peyrade
- La turisma haveno (Port de plaisance)
- 600 lokoj por boatoj ĝis 18 m, akvo kaj elektra kurento. Vendejoj kaj restoracioj estas proksimaj.
- Plaĝoj
Muscat de Frontignan
[redakti | redakti fonton]Muscat de Frontignan estas dolĉa vino el la familio de Vin Doux Naturel. Ĝi estas produktita en la komunumoj de Frontignan kaj Vic-la-Gardiole.
Vino el Frontignan estis eksportita en la tempo de Karolo la Granda. Ekde la 13-a jarcento ĝi ĝuis altan reputacion en la reĝa kortumo de Francio. Karlo la 11-a de Francio[1] laŭdire donis al la vinberkulturistoj la senlimigitan rajton por transporti la vinon sur stratoj kaj akvovojoj. Ĉi tiun privilegion konfirmis la reĝoj Henriko la 2-a (Francio) kaj Henriko la 3-a (Francio).
Ĉiu tio sukceso instigis ankaŭ aliajn regionojn al la produktado de [muskatelo|muskatela] vino kaj ili provis utiligi la prestiĝan nomon. La parlamento de Toulouse tial certigis la 18-an de julio 1665 la markon "Frontignan" kaj aliflanke malpermesis al la vinberkultivistoj enmiksi fremdan vinon por vendi. La vino havas de la 31-a de majo 1936 sian propran Nomo de Origino (AOC, Appellation d'Origine Contrôlée), kiu ekskluzive permesas vinberojn de la speco Muscat blanc à petits grains. Ekde la enkonduko la areo de la vinberejoj doubliĝis. En la jaro 2002 sur 790 ha estis produduktitaj 21.568 hektolitroj da vino.
La vinberejoj troviĝas sur la inklinoj de la montmasivo de la Gardiole. La sudaj terenoj estas gardataj de montetoj kontraŭ la akraj nordaj ventoj de la regiono. La grundo apartenas al la Malm (Kimmeridgium kaj Oxfordium) kaj konsistas el feroplena argilo, kiu aperas ruĝe. En la argilo estas kalkŝtono. En la suda parto de la regiono oni devas elekti vinberplantojn, kiuj toleras kalkon. 275 produktantoj estas membro de la Coopérative de Frontignan, la loka kooperativo kaj 24 vinberkulturistoj produktas sian propran vinon.
La ordono postulas ke la mosto devas enteni minimume 252 g/l da sukero. La alkohola fermentado estas interrompita per aldono de 95-procenta pura alkoholo. Devas resti 125 g/l da zukero en la vino. La rikolto estu 26 hl/ha, kiu estas tre malalta kaj superigata regule dum la lastaj jaroj.
Ĝemelaj urboj
[redakti | redakti fonton]- Gaeta (Italio)
- Vizela (Portugalio)
Blazono
[redakti | redakti fonton]La urba blazono - videbla en la informkesto supre dekstre - montras, sur ruĝa fono, blankan turon kun kreneloj kaj tri malgrandaj turetoj supre.
Historio
[redakti | redakti fonton]- unua konstruaĵoj en la 11-a jarcentro: preĝejo kaj turo.
- post la edziĝo de Maria de Montpeliero Frontignan apartenas al la regantoj de Barcelono
- 1349 Ĝi revenas al la krono de Francio
- 1361 okupita kaj detruita de la Routiers, grupoj de solduloj, kiuj vagis tra Francio dum la pacaj tempoj de la centjara milito
- 1362 plifortigo de la urbo kaj konstruo de muroj
- 1560 atakita kaj detruita de la protestantoj
- 1567 post la atako en la katedralo de Montpellier la katolikaj klerikuloj rifuĝis en la urbon
- 1629 kardinalo Richelieu vizitas la urbon kaj partoprenas en naŭtika ludo.
- 16-a de junio 1642: La reĝo Ludoviko la 13-a kaj Richelieu renkontiĝas en Frontignan.
- 1679 La angla filozofo John Locke pasigas tempon kaj laŭdas la blankan vinon "Frontiniac".[2]
- 1787 Thomas Jefferson, posta prezidento de Usono, mendas 250 botelojn da vino post restado[3]
- 25-a de junio 1944: Aeratako al la rafinejo, la stacidomo kaj la centro de la urbo per la usona aerarmeo kun pli ol 40 viktimoj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Pierre Galet: Cépages et Vignobles de France. Eldonejo Lavoisier, Parizo 2004, ISBN 2-7430-0585-8.
- Benoît France: Grand Atlas des Vignobles de France. Éditions SOLAR, Parizo 2002, ISBN
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Tiu informo ne povas esti ĝusta. La tabelo {{francaj reĝoj}} klare montras ke antaŭ Henriko la 2-a (Francio) estis maksimume Karlo la 8-a, aŭ se la numero ĝustas, Ludoviko la 11-a
- ↑ John Locke: "Observations Upon the Growth and Culture of Vines and Olives", en : The Works of John Locke in Nine Volumes, Rivington, Londono, 1824, 12-a eldono, vol. 9
- ↑ James M. Gabler, Passions: The Wines and Travels of Thomas Jefferson, Bacchus Press Ltd., 1995, ISBN 0961352531
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retpaĝo de la komunumo (france)
- turisma oficejo (france)
- informoj pri la urbo, france, arkivigita decembre 2008
- "internacia festivalo de nigra romano FIRN", france, arkivigita januare 2009
- asocio pri la La turisma haveno de Frontignan, same france, arkivigita junie 2022
- malnova coka civitana retejo de Frontignan, france, arkivigita februare 2008