Giannozzo Manetti
Janotius Manetti (1396-1459) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Portreto de Giannozzo Manetti, desegnita de Giuliano Traballesi, 1761
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 5-an de junio 1396 en Florenco, Italio | ||||
Morto | 27-an de oktobro 1459 en Napolo, Italio | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto diplomato ambasadoro vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Giannozzo Manetti estis itala politikisto, humanisto, historiisto, erudiciulo, diplomato kaj bibliofilo. De florenca origino, li iĝis unu el tiuj plejparte respondecaj por la aro de ideoj kiuj aperis dum la unua periodo de la Renesanco kaj kiu iĝis konata kiel humanismo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Politikisto kaj humanisto, naskita en Florenco la 5-an de junio 1396, mortis en Napolo la 27-an de oktobro 1459. Li komencis sian karieron en publika oficejo en jam matura aĝo, sed de 1437 ĝis 1452 li estis kontinue dungita en la internaj magistratoj kaj en la plej multaj gravaj legacioj. Li estis vikario de Pescia (1440), kapitano de Pistojo (1446), de la Otto di balia (1449), vikario de Scarperia (1452).
Lia unua ambasado estis en 1437, en Ĝenovo. Li tiam iĝis oratoro al Eŭgeno la 4-a en 1441, post la mortigo de Baldaccio d'Anghiari; al reĝo Alfonso la 5-a; al Nikolao la 5-a por gratuli lin pro lia elekto (kaj ĉi-okaze la papo nomumis lin sekretario); en Rimini, en Venecio, en Sieno; al la imperiestro Frederiko kiun li akompanis al Romo (kaj tiam li estis nobeligita fare de la papo). Ni ne scias kia pozicio de Manetti estis en la movado de la grupoj dum la unua Mediĉa supereco; sed ĝis ĉirkaŭ 1450 li certe ĝuis la fidon de Kozimo.
La malkonsentoj ekestis kiam Kozimo, renversante la sistemon de la florencaj aliancoj, ŝanĝis la venecian amikecon per tiu de la Sforzaj, ĉar Manetti restis firma en sia alligiteco al siaj malnovaj aliancanoj, kaj, ŝajne, ekzercis, en Romo kaj Venecio, politikan agon en kontrasto kun tiu de la Mediĉoj.
Tio devis esti la kialo de la malamikeco de Kozimo, kiu, por fleksi Manetti, uzis sian preferatan armilon kontraŭ sia riĉa kontraŭulo (la katastraj registroj de Manetti rivelas unu el la plej evidentaj aktivaĵoj de la grandurbo): la impostoj. Manetti ne volis cedi, kaj en 1453 li iris al Romo. Ordonita prezentiĝi antaŭ la Senjoreco, li revenis kun oficialaj leteroj kiel papa ambasadoro; li tiam ŝajne estis denove favorigita, ĉar li estis elektita unu el la Dek kiel oficisto en la milito kontraŭ Alfonso. Baldaŭ poste, tamen, li moviĝis permanente al Romo. Kiam Nikolao la 5-a mortis, kvankam li estis konfirmita kiel sekretario de papo Kaliksto la 3-a, li preferis iri al Napolo, kie li ricevis honorojn kaj oficojn de Alfonso.
Manetti komponis historiajn verkojn, grandan nombron da paroladoj, filozofiajn kaj teologiajn disertaĵojn; li faris tradukojn el la greka kaj la hebrea. Inter la historiaj verkoj, rimarkindaj estas la "Historia Pistoriensium", la "Vita Nicolai V", altvalora sed neorganika kolekto de informoj pri la arkitekturaj entreprenoj de tiu papo kaj reprezentaj trajtoj de lia morala personeco; kaj vivoj de Sokrato, Seneko, Dante, Petrarko kaj Boccaccio.
La oratoraĵoj (inter kiuj meritas mencio tiu pri la morto de Leonardo Aretino) estas nenio alia ol retorikaj ekzercoj; Tamen indas konsideri, ke li plejparte verkis ilin en la popollingvo kaj ke ili poste estis tradukitaj en la latinan por publikigo. Inter liaj filozofiaj skribaĵoj, la traktado en kvar libroj "De dignitate et excellentia hominis", kiu estis presita en Bazelo, en 1532, ĝi estas aparte grava kiel la unua provo teoriigi la novan konscion, naskita ekde la Renesanco, pri la krea virto de la homa spirito, kondamnita de la Tridentina Indekso kaj de la postaj. Multo de la vasta produktado de Manetti daŭre restas neeldonita.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Historia Pistoriensis, 1447, presita unuafoje en 1731.
- De urbis Constantinopoleos jactura captivitateque, 1500
- Equitis ac Iureconsulti Florentini, ad inclytum Arragonum Regem Alfonvm, de dignitate & excellentia hominis Libri, 1532
- De dignitate & excellentia hominis, Discurso pela Dignidade do Homem, [Iohannes Alexander Brassicanus, 1532
- "Il De scriptoribus prophanis", 1558
- Petrarcha rediuiuus, integram poetæ celeberrimi vitam iconibus ære cælatis exhibens, 1650
- Rerum Italicarum scriptores, 1731
- Leonardo Bruni Arretini Epistolarum, 1741
- Specimen historiae litterariae florentinae saeculi decimitertii, ac decimiquarti, Lorenzo Mehus, 1747
- Specimen historiae litterariae Florentinae saeculi decimitertii, ac decimiquarti sive Vitae Dantis, Petrarchae, ac Boccaccii, 1747
- Specimen historiae litterariae florentinae saeculi decimitertii, 1747
- Commentario della vita di messer Giannozzo Manetti, 1862
- La vita di Niccolò V, 1891
- Das Corpus der Orationes, Heinz Willi Wittschier, 1968
- De dignitate et excellentia hominis, 1975
- Vita Socratis et Senecae, 1979
- Apologeticus, 1981
- Dialogus consolatorius, 1983
- Vite di Dante, Petrarca e Boccaccio
- Le Vite di Dante, Filippo Villani
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Leonardo Bruni (1369-1444)
- Poggio Bracciolini (1380-1459)
- Christophorus Bondelmontius (1386-1430)
- Alfonso la 5-a (1396-1458)
- Karlo Aretino (1398-1453)
- Francesco Filelfo (1398-1481)
- Vespasiano da Bisticci (1421-1498)
- Johann Alexander Brassicanus (1500-1539) germana humanisto kaj juristo
- Ludovico Antonio Muratori (1672-1750)
- Lorenzo Mehus (1717-1802)
- Francesco Pagnotti (1881-1933)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Naskiĝintoj en la 14-a jarcento
- Mortintoj en la 15-a jarcento
- Viroj
- Naskiĝintoj en 1396
- Naskiĝintoj la 5-an de junio
- Mortintoj en 1459
- Mortintoj la 27-an de oktobro
- Latinlingvaj verkistoj
- Italaj politikistoj
- Italaj humanistoj
- Italaj historiistoj
- Italaj erudiciuloj
- Italaj diplomatoj
- Italaj bibliofiloj
- Italaj helenistoj