Saltu al enhavo

Girlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kalendulo-girlando por geedziĝfesto
statuo de dioj kun girlando
Girlando el fruktoj kaj folioj; Andrea Mantegna, Madono kun infano; San Zeno en Verona

Girlando estas ornama kunplektaĵo el floroj kaj folioj, en formo de kurba ĉeno. (ReVo)

Laŭ Francisko Azorín girlando estas Florĉeno. Kunplektaĵo de floroj k. folioj en formo de ŝnuro por ĉirkaŭi kapon, foston. Ornamaĵo ĝin imitanta.[1] Li indikas etimologion el antikva germana wiara (diademo, krono) kaj de tie la latina guirlanda,[2] kaj li aldonas terminon girlandi, por ornami ion per girnaldo.[3]

En la greka kaj romia mondo girlando simbolas abundon.

Girlandoj troviĝas en preskaŭ ĉiuj artgenroj. Ekde la 4-a jarcento a.K. en la antikva Grekio ĝi estas kutima ornamaĵo arkitektura. Ankaŭ en la romia arkitekturo kaj murpentraĵoj oni ofte renkontas ilin. Ornamaĵoj de vazoj kaj tomboj montras ankoraŭ nuntempe girlandojn. Ofte uzita planto estas laŭro, sed ankaŭ kverkofolioj, vitojfruktoj kaj floroj oftas.

Girlandoj troviĝas ankaŭ ĉe mebloj (tabloj, benkoj) kaj kurtenoj. Dum la 18-a kaj 19-a jarcento ili estis preskaŭ deviga parto de la loĝejo.

Girlandoj nuntempe ekzistas ankaŭ el papero, plasto, ... Oni uzas ilin por ornami festoĉambrojn dum naskiĝdatrevenfestoj, kristnasko, karnavalo, ...

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 82.
  2. Azorín, samloke.
  3. Azorín, samloke.