Saltu al enhavo

Giulia Michelini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giulia Michelini
Giulia Michelini en Flughaveno de Fiumicino
Giulia Michelini en Flughaveno de Fiumicino
Persona informo
Giulia Michelini
Naskiĝo la  2-an de junio 1985(nun 1985-06-02) (39‑jara)
en Italio Romo, Italio
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 2003 - nuntempo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Giulia MICHELINI (naskiĝis la 2-an de junio 1985 en Romo) estas itala aktorino.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Rimarkita de la reĝisoro Gabriele Muccino, Giulia Michelini komencis sian artisman karieron per televido, dum ŝi ankoraŭ estis studentino, ludante, en 2002, en la tria sezono de Distretto di Polizia, en kiu ŝi interpretis la rolon de Sabina Corsi, fratino de Julia Corsi (Claudia Pandolfi).

La sekvantan jaron, en 2003, ŝi ludis sian unuan rolon en kino en Ricordati di me, filmo de Gabriele Muccino. En 2004, ŝi partoprenis al la televida mini-serio Paolo Borsellino kaj dum la sekvantaj jaroj ŝi ĉefe laboris por televido.

En 2007, ŝi revenis al kino per la rolo de Francesca en La ragazza del lago, de Andrea Molaioli, kun Toni Servillo kaj Valeria Golino.

En 2009, ŝi interpretis rolon de Marika, en la filmo Cado dalle nubi kun Checco Zalone. En 2011, ŝia kariero atingis novan kulminon, tial ke ŝi aperis en tri filmoj: Immaturi, de Paolo Genovese; Febbre da Fieno, de Laura Lucchetti kaj Cavalli, de Michele Rho en la rolo de Veronica.

En 2011, ŝi ankaŭ aperis en la televida mini-serio I soliti idioti en kiu ŝi ludis la rolon de Carmela.

En 2012, ŝi partoprenas al la 4-a epizodo de Squadra antimafia - Palermo oggi - televida serio programita en Canale 5.

  • 2003: Ricordati di me de Gabriele Muccino: Ilaria
  • 2007: La ragazza del lago de Andrea Molaioli: Francesca
  • 2009: Cado dalle nubi de Gennaro Nunziante: Marika
  • 2009: Il grande sogno de Michele Placido
  • 2010: Febbre da fieno de Laura Lucchetti: Franki
  • 2011: Immaturi de Paolo Genovese: Cinzia
  • 2011: Cavalli de Michele Rho: Veronica
  • 2002-2005: Distretto di Polizia - série TV
  • 2004: Paolo Borsellino TV mini-serio, de Gianluca Maria Tavarell
  • 2005-2008: R.I.S. - Delitti imperfetti - TV serio
  • 2006: Vientos de agua, de J. J. Campanella - TV serio
  • 2006: Il vizio dell'amore, de Mariano Cirino - epizodo: Il vicino - TV serio
  • 2008: Aldo Moro - Il presidente, de Gianluca Maria Tavarelli - TV mini-serio
  • 2009 - ankoraŭ okazanta: Squadra antimafia - Palermo oggi - TV serio
  • 2009: La scelta di Laura, de Alessandro Piva - TV mini-serio
  • 2011: I soliti idioti - TV serio

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]