Gloucester estas havena urbo de Masaĉuseco, subŝtato de Usono. Laŭ la popolnombrado de la jaro 2020, en la urbo vivis 78 110 loĝantoj sur areo de 107,51 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 277 loĝantoj/km². La marborda urbo havas grandan fiŝistan havenon kaj estas konata pro pluraj renomaj ŝipfarejoj de grandaj velŝipoj, aparte skunoj - la tutmonde unua dokumentita enakvigo de skuno fakte en la jaro 1713 okazis en Gloucester. La loĝloko cetere kompreneble havas sian nomon laŭ samnoma historia urbo en Anglio.
La urbo inter 1906 kaj 1921 ankaŭ estis la hejma haveno de la fiŝkapta skunoEsperanto, kiu estis uzata en pluraj vetkuroj kaj estas unu el nur du nevenkitaj ĉampionoj ĉe la Internacia Fiŝkaptista Pokalo de Halifakso, Nov-Skotio.