György Nagy (inĝeniero)
Aspekto
György Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de februaro 1895 en Sfântu Gheorghe |
Morto | 13-an de majo 1961 (66-jaraĝa) en Miercurea Ciuc |
Lingvoj | rumana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario Rumanio |
Alma mater | Székely Mikó Kollégium (en) (–1912) Universitato de Okcidenta Hungario (–1925) |
Okupo | |
Okupo | forestry engineer (en) verkisto de nefikcio |
NAGY György (nadj) estis hungara inĝeniero pri arbarkulturo naskita en Sepsiszentgyörgy la 20-an de februaro 1895 kaj mortinta en Miercurea Ciuc la 13-an de majo 1961.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Nagy György komencis studi arbarkulturon en Selmecbánya, sed pro la unua mondmilito li finis siajn studojn nur post la milito en Sopron. Li estis inĝeniero pri arbarkulturo en Răstolița en la bienego Bánffy (1925-40), lernejestro en Târgu Secuiesc (1948-55), poste en Miercurea Ciuc ĝis sia pensiiĝo.
Libroj
[redakti | redakti fonton]- Erdei fák és cserjék (1955);
- Erdészeti zsebkönyv I. (1958) kaj II. (1959) (kunulaŭtoro).