Gyula Peidl
Gyula Peidl | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 4-an de aprilo 1873 en Ravazd | ||||
Morto | 22-an de januaro 1943 (69-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34-2-82 vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | Socialdemokrata Partio de Hungario vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kompostisto sindikatisto ĵurnalisto ekonomikisto politikisto vd | ||||
Aktiva en | Budapeŝto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
PEIDL Gyula (n. 4-an de aprilo 1873, Ravazd, Hungario – m. 22-an de januaro 1943, Budapeŝto) estis hungara socialdemokrata sindikata gvidanto kaj politikisto. Post malvenko de la Hungara Sovetrespubliko, li estis ĉefministro dum ses tagoj.
Liaj gepatroj mortis frue, li devis labori jam en aĝo de 11 jaroj kiel taglaboristo. Li lernis pli poste ĉe Franklin Társulat al presisto, poste li migris en Aŭstrio, Svislando kaj Germanio, kie konatiĝis kun la laborista movado. Post lia hejmenveno, li estis ĝis 1919 unu gvidanto de la presista sindikato, kaj redaktoro de ties eldonaĵo Typographia. Li laboris krom tio en gvidantaro de la Socialdemokrata Partio (1909–19), estis kunfondinto de la Tutlanda Laborist-sekuriga Kaso, ties prezidantara kaj direktorara membro. Li redaktis ekde 1909 la semajnan gazeton „Szövetkezeti Értesítõ”.
Li laboris en la Berinkey-registaro kiel laborafera kaj publikbona ministro (de 19-a de januaro ĝis 21-a de marto 1919) kiel fidulo de la burĝa demokratio kaj kiel kontraŭulo de la unuiĝo de la laboristaj partioj. Tiel li abdikis, kiam la komunistoj transprenis la potencon.
Post malvenko de la Hungara Sovetrespubliko, li estis prezidento de la t.n. „sindikata registaro”, kiu travivis nur ses tagojn kaj kies ĉefa agada tereno estis la neniigo de la leĝoj de la komunista epoko kaj restaŭrigo de la burĝa sistemo.
Fine de 1919, li forlasis Hungarion kaj veturis al Vieno, de kie li revenis nur en majo de 1921. Poste li laboris kiel gvidanto en la presista sindikato kaj direktorara membro kaj poste vic-prezidanto de la Ĝenerala Konsuma Kooperativo.
Li partoprenis ankaŭ en la reorganizado de la socialdemokrata partio, kies gvidanto (krom Károly Preyer), parlamenta reprezentanto, kaj frakcia gvidanto estis lin inter 1922 kaj 1931.