Hangács
Etoso
Hangács [hangAĉ] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Edelény.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 23 km²
- Alto super marnivelo: 185 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.2899/20.8322
- Loĝantaro: 670
- Poŝtkodo: 3795
- Telefonprefikso: 46
Situo
[redakti | redakti fonton]Hangács situas sur malebenaĵo, fine de tre longa sakovojo. Edelény troviĝas 15, Miskolc 25 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1300 laŭ tiama ortografio "Hangach". Dum la turka erao la vilaĝo ne senhomiĝis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Hangács 1210 homoj (ĉiuj hungaroj). Vilaĝservoj estas infanĝardeno, poŝto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Adalberto
- kalvinana preĝejo
- eklezihistoria muzeo
- kelo de Francisko Rákóczi la 2-a
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungara kaj germana Vikipedioj
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- w.nagyvofely.hu
- w.gyaloglo.hu