Saltu al enhavo

Heroldo komunikas

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heroldo komunikas
revuo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

HeKo (Heroldo komunikas) estas novaĵagentejo, kiu dissendas informojn (precipe) el la establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito, sub la imprimaturo de ĝia konsulo aŭ lia delegito. Ĝi aperis preskaŭ ĉiusemajne ekde la fino de marto 1999, kaj aperas preskaŭ ĉiutage ekde junio 2006. Malgraŭ la simila nomo, ĝi ne estas la reta versio de Heroldo de Esperanto.

Fondite kiel servo de LF-koop, en junio 2001 "HeKo" estis donacita al la Esperanta Civito, kies unusola oficiala organo ĝi estas de tiam. Dum la proprieto de LF-koop pri la enhavo responsis precipe Judit Felszeghy, poste precipe Anna Bartek kaj Ljubomir Trifonĉovski.

La informoj estas: oficialaj de la Civitaj instancoj, se indikitaj per la litero C; bultenaj de paktintaj establoj, se indikitaj per la litero B; alies neoficialaj, pri kio ajn utila por la evoluo de Esperantio, se indikitaj per la litero A. Kaj pri Eŭropaj institucioj, se indikitaj per la litero E.

Eblas send komentariojn aŭ artikolojn tra la [adreso].

Publikigo estas rajto por kiu havas la esperantan civitanecon, laŭdiskrecia por la ceteraj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]