Imre Littmann
Imre Littmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Littmann Imre Miklós |
Naskiĝo | 21-an de novembro 1913 en Budapeŝto |
Morto | 21-an de aŭgusto 1984 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 60/5-6-19 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Erzsébet - medicino (–1937) |
Okupo | |
Okupo | kuracisto kirurgo koroĥirurgo |
Imre Littmann, laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Littmann Imre Miklós [miklOŝ] estis hungara kirurgo.
Imre Littmann[1] naskiĝis la 21-an de novembro 1913 en Budapeŝto, li mortis la 21-an de aŭgusto 1984 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Imre Littmann devenis el juda familio. En 1937 li akiris medicinan diplomon en Universitato Erzsébet. Post la diplomo li laboris en pluraj hospitaloj, sed inter 1942-1945 li estis trudlaboristo, tamen kiel hospitala kuracisto. Depost 1945 li laboris plu en hospitaloj jam kun kuracistaj rangoj. En 1951 li iĝis klinikestro kaj li specialiĝis pri kirurgio de koro. Li doktoriĝis en 1955 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Dum la hungara revolucio de 1956 li disidis kaj estis kuracisto en Sheffield kaj Toronto, sed post 2 jaroj li profitis la amnestion pri disidantoj kaj li hejmenvenis. Pli poste li okupiĝis ankaŭ ventrokirurgio. Li havis edzinon kaj li ricevis premiojn inter 1951-1982, en 1954 premion Kossuth.
Elektitaj libroj
[redakti | redakti fonton]- A szív és a nagyerek veleszületett fejlődési rendellenességei (kunaŭtoro, 1951, ruse en 1955 kaj germane en 1957)
- Sebészeti műtéttan (studenta lernolibro, 1953, 1968, poste germane kaj ruse)
- Bauchchirurgie. Indikation und Technik. (1969, poste ankaŭ ruse)
- Sebészeti tudnivalók a körzeti orvosi gyakorlatban (1982, germane 1986)